Les Barker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Barker
Les Barker deklamas en 2010 ĉe la Festivalo Ely
Les Barker deklamas en 2010 ĉe la Festivalo Ely
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1947 (1947-01-30)
en Manĉestro
Morto 14-an de januaro 2023 (2023-01-14) (75-jaraĝa)
en Oswestry
Lingvoj anglakimra vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Les BARKER (n. la 30-an de januaro, 1947 - 14-an de januaro 2023) estis angla-kimra poeto. Li estis plej konata kiel humura, satira monologisto, kaj kiel parodiisto. Pluraj el liaj monologoj estas kantigitaj, kaj prezentitaj ĉefe de li kaj la muzikgrupo The Mrs Ackroyd Band, kies nomo venis de lia nun forpasinta hundeto, Mrs Ackroyd.[1] Lia monologo Guide Cats for the Blind[2] ("Gvidkatoj por la blindaj") servis reklame por havigi al British Computer Association of the Blind monon por disponigi kaj utiligi komputilojn al homoj nevidipovaj. Ekzemplo de lia parodia verkado estas "The Sloop John A"[3]. Post translokiĝo en Kimrion, li lernis la kimran lingvon kaj post du jaroj povis uzi ĝin en verkado kaj prezentado. Li nun nomas sin kimro. En januaro 2008 li suferis korinfarkton, sed baldaŭ reaktiviĝis. Oni premiis lin per la NIACE Inspire Award kiel Kimra Lingvolerninto de la Jaro en 2008.[4], kaj ĉe la solenaĵo li deklamis sian poemon "Ĉu novaĵon tamen pri la glacimonto?" (angl-originale "Have you Got Any News of the Iceberg?") en la kimra. Unu el liaj kantoj uzas (kvarfoje) la loknomon kimran "Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch" kiel refrenon. En 2009 lia ŝatantaro klopodis nomumi lin kiel la Brita Poeto-Laŭreato.[5]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]