Leslie Mandoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leslie Mandoki
Leslie Mandoki en 2014
Leslie Mandoki en 2014
Persona informo
Naskonomo László Mándoki
Naskiĝo 7-an de januaro 1953 (1953-01-07) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Leslie Mandoki, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Mándoki László [mAndoki lAslO] estis hungardevena germana drumisto, ŝlagrokantisto.

Leslie Mandoki drumas

Leslie Mandoki[1][2] naskiĝis la 7-an de januaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Leslie Mandoki frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, dum li muzikadis en ŝlagraj orkestroj. En 1975 li disidis kune kun Gábor Csupó tra Jugoslavio al Okcidenta Germanio. Komence li muzikadis en drinkejoj, poste li havis posteneton en muzika studio en Munkeno. En 1979 li aliĝis al en:Dschinghis Khan kaj la teamo atingis la 4-an lokon en Eŭrovido-Kantokonkurso 1979. Baldaŭ li muzikadis en aliaj ŝlagrorkestroj kaj li publikigis muzikalbumojn. Li kunlaboris ekzemple kun Bonnie Tyler, Phil Collins, Lionel Richie kaj Randy Brecker. Li ricevis ekzemple hungarajn premiojn, en 2024 premion Kossuth. Li edziĝis en 1988, lia hungardevena kuracista edzino naskis trifoje, ili vivis en Tutzing.

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Die Drehscheibe (televida serio, 1980) - kantisto
  • Einstein kastély (televida serio, 1980) - studiestro
  • personaj aperoj en televidoj

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]