Saltu al enhavo

Leszek Kordylewski

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leszek Kordylewski
D-ro habil. Leszek Kordylewski dum la 100-a UK en Lillo (2015)
D-ro habil. Leszek Kordylewski dum la 100-a UK en Lillo (2015)
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1947 (1947-08-06)
en Krakovo
Morto 6-an de majo 2025 (2025-05-06) (77-jaraĝa)
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jagelona Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1958–)
biologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Leszek Kordylewski (marto 2025)
Leszek Kordylewski ĉe la Botanika Ĝardeno de la Jagelona Universitato en Krakovo (majo 2025)

Leszek KORDYLEWSKI (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1947 en Krakovo, mortis la 6-an de majo 2025 en Krakovo) estis pola-usona esperantisto kaj biologo. Lia fako estis la krimbiologio.

Leszek Kordylewski estis la plej juna filo de la pola astronomo Kazimierz Kordylewski (la malkovrinto de la polvaj lunoj de Tero[1]). De 1964 ĝis 1969 li studis en Jagelona Universitato en Krakovo. En 1986 li habilitiĝis.

De 1982 li laboris en la medicina fako de la usona Universitato de Ĉikago, laste kiel asista profesoro. Krom en la universitatoj de Krakovo kaj Ĉikago li instruis ankaŭ en Winthrop University en Rock Hill (Suda Karolino) kaj en DePaul University en Lake Forest (Ilinojo). En 1996 li eklaboris por la ŝtata jurmedicina servo de Ilinojo.

Privata vivo

[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Kazimierz Kordylewski (astronomo) kaj patrino Jadwiga el la familio Pająk (ankaŭ astronomo), li havis du fratojn kaj unu fratinon (estinte la plej juna inter la gefratoj). Li estis edziĝinta al Anna de domo Wandzilak (doktoro pri biologio). Ili havas tri infanojn Marek, Jan kaj Maja.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Leszek Kordylewski eklernis Esperanton en 1958. En 1965 li gajnis la 1-an premion en la Oratora Konkurso en la 50-a UK en Tokio.[2] De 1968 ĝis 1971 li estis membro de la komitato de TEJO por Pola Esperanto-Junularo. Li estis la Prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago ([3]) de la jaro 2011 ĝis 2017 kaj sur multaj kampoj li estis aktiva en la porEsperanta agado ([4]). La 17an de decembro 2017 dum la Zamenhof-Festo la Eks-Prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago d-ro habil. Leszek Kordylewski kun Ĝenerala Konsulo de Respubliko Pollando en Ĉikago Piotr Janicki inaŭguris la Zamenhof-ekspozicion okaze de la 100. datreveno de morto de Ludoviko Zamenhof (18 grandformataj afiŝoj). Tio okazis en la ĉefa vestiblo de la Biblioteko Robert Williams en la Nord-Orienta Universitato de Ilinojso en Ĉikago - vidu la foton ([5], [6]).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]