Evilardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leubringen)
Evilardo
Blazono de Evilardo
Sporta lernejo Magglingen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Bielo
Koordinatoj  47° 9′ 5″ N 7° 14′ 20″ O / 47.15139 °N, 7.23889 °O / 47.15139; 7.23889 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 5″ N 7° 14′ 20″ O / 47.15139 °N, 7.23889 °O / 47.15139; 7.23889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2399
Areo 3,70 km²
Alteco 697 m super marnivelo
Poŝtkodo 2533
Komunumkodo 0372
Mapo de Evilardo
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Evilardo (france Evilard, germane Leubringen) estas komunumo de en Kantono Berno, Svislando. Ek de la unua de januaro 2010 ĝi apartenas al la administra distrikto Bielo kaj antaŭe ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama distrikto Bielo. La komunumo havis 2399 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Evilardo situas sur la okcidenta deklivo de la plej antaŭa montarĉeno de la Ĵurasa montaro sur alteco de 697 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Evilardo mem ankaŭ la vilaĝo Makolino (germane Magglingen kaj france Macolin) kaj ek de 1890 Pré de Macolin (kio signifas en Esperanto Paŝtejo de Makolino). En Makolino troviĝas la fama svisa sportlernejo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Evilardo limas en nordo al Orvin, en nordoriento kaj oriento al Bielo, en sudokcidento al Tüscherz-Alfermée, kaj en okcidento al Lamboing.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La du vilaĝoj Eviliardo kaj Makolino estas ligitaj per funikularoj kun la centro de la urbo Bielo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Evilardo datiĝas el la jaro 1300 kiel Lomeringen (de kiu formo deduktiĝis la hodiaŭa germanlingva nomo de la komunumo Leubringen).

En mezepoko la regiono estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1789, en 1792 la vilaĝo unue aliĝis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste estis integrita al la departemento Mont Terrible de Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis ĝin al Kantono Berno.

Grava artisto loĝis en Evilardo[redakti | redakti fonton]

La pentristo Philippe Robert (1881-1930) konstruis sian domon en Evilardo, Chemin du Crêt 19. Memorŝildo memorigas pri li. Li ornamis per kvar gigantaj freskoj la atendejon de la stacidomo de Bielo kaj diversajn lokojn en Romandio, inter aliaj la preĝejon de Corcelles en la kantono Neuchâtel. Li estis samtempulo de Ferdinand Hodler. Mireille Grosjean estas lia nepino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]