Leó Popper
Leó Popper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Popper Leó |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de januaro 1911 (24-jaraĝa) en Sokołowsko |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Patro | David Popper |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • pentristo |
Leó Popper, laŭ hungarlingve kutima nomordo Popper Leó estis hungara pentristo, arthistoriisto.
Leó Popper [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1886 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de oktobro 1911 en Görbersdorf Silezio (nuntempa Sokołowsko en Pollando).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Leó Popper devenis el ĉeĥe-juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo en 1905, poste li studis violonadon en Muzikakademio de Budapeŝto kaj pentradon en la Belarta Altlernejo. Li frue konatiĝis kun György Lukács, kiu ĝismorte estis amiko, ili konstante korespondadis pri artoj. En somero de 1906 Popper lernis en Artistkolonio (Nagybánya), baldaŭ en Parizo, poste li studvojaĝis al Italio. Iom poste lia pulmo malsaniĝis, li vivis eksterlande en sanatorio, kie li kontribuis pri artoj.
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- portreto pri Mici Lukács
- Elfordított tekintetû nôi akt
- Női hátakt
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Dialógus a művészetről (1906)
- Peter Brueghel der Ältere (1910, lia ĉefverko)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- longa hungarlingva aprezo kun bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-29 per la retarkivo Wayback Machine