Li Laojon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Li Laojon (1911-1989) estis ĉina esperantisto, redaktoro, poeto kaj tradukanto.

Kunlabore kun ĉeĥaj esperantistoj Ota Ginz, Tomáš Pumpr kaj Miloš Lukáš li enĉinigis plurajn verkojn de la ĉeĥa literaturo per Esperanto, poste li lernis la ĉeĥan por povi traduki el la originaloj, tamen li plu bezonis helpon de la ĉeĥaj esperantistoj.

En la 1950-aj jaroj li estis redaktoro de gazeto Tiencin Rhbao, organo de komunista partio en la urbo Tiencin, verkis poemojn kaj prozaĵojn. Plie li estis membro de Komisistaro de la Tutĉina Esperanto-Ligo, kiu fondiĝis en Pekino en februaro 1951.

En la jaro 1950 li eldonis libron „La juĝo“ kun tradukoj el la okcidentaj literaturoj. Ĝi enhavis poemojn el eŭropaj lingvoj (titolpaĝe portreto de Sándor Petőfi, kiujn li tradukis el la angla, franca, rusa aŭ el Esperanto. Estis tie ankaŭ poemoj el Ĉeĥoslovaka Antologio (1935), nome Petr Bezruč (Maryčka Magdon, Karboministo), Antonín Sova (Kaj uraganis forte ribelventoj), František Halas (Nekonata soldato). Plie li tradukis el aliaj fontoj poemojn de Karel Píč (En jaroj militaj) kaj Jan Pánek (Matias la sanktulo). Unu ekzempleron li sendis al sia ĉeĥa korespondanto Karel Kraft, kiu informis tradukinton de la poemoj al Esperanto, d-ron Tomáš Pumpr.

Tiel estiĝis multjara kunlaboro inter Li Laojon kaj ĉeĥaj esperantistoj. Ili sendadis al li laŭvortajn esperantlingvajn tradukojn de poemoj, havigis por li ankaŭ tradukojn de tiuj verkoj en la angla, franca aŭ rusa lingvoj (kelkfoje ankaŭ germanajn, sed li respondis, ke tiun lingvon li ne konas). Li konatiĝis kun ĉeĥa studentino Xenie Dvorská, kiu venis al Ĉinio studi la ĉinajn lingvon kaj kulturon, kaj ŝi inverse komencis instrui al li la ĉeĥan lingvon. Tamen, kvankam li sciis legi la verkojn en la originalo, multon li bezonis klarigi, tial la helpo de ĉeĥaj esperantistoj estis plu bezonata. Tomáš Pumpr informis ankaŭ ĉeĥoslovakajn ministerion de kulturo kaj akademion de sciencoj, ambaŭ institucioj multe helpis havigi alilingvajn tradukojn kaj proponis, ke sinjoro Li Laojon enĉinigu la modernan ĉeĥan poezion en tri volumoj. La ambicia plano fiaskis en la 1960-aj jaroj pro la fama ĉina kultura revolucio.

En 1956 laŭ esperantlingvaj tradukoj de Miloš Lukáš kaj Imrich Zálupský aperis libro de rakontoj pri la dua mondmilito Muta barikado de Jan Drda samtempe japane (tradukis Kurisu Kei) kaj ĉine (tradukis Li laojon).

En 1957 Li Laojon aperigis en Ŝanhajo ĉinan tradukon de Ĉina rideto, poemaro de Marie Pujmanová, helpe de laŭvorta esperantlingva traduko de Ota Ginz.

En 1960 aperis Kantoj de sklavo de Svatopluk Čech laŭ laŭvorta traduko de Tomáš Pumpr.

En 1983 aperis Sileziaj kantoj de Petr Bezruč, sed preparataj jam antaŭ 25 jaroj.

Pumpr sendis al Li Laojon ankaŭ siajn tradukojn de Bukedo de Karel Jaromír Erben, Bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský, poemojn de František Halas kaj multajn aliajn. Kelkajn el ili Li Laojon sukcesis aperi almenaŭ fragmente en ĉina gazetaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Sun Jung: Alilandaj literaturoj elesperantigitaj en Ĉinio (El Popola Ĉinio, 6/1959, p. 234-235)
  • Arkivo de Tomáš Pumpr, kie konserviĝis leteroj inter Li Laojon, Tomáš Pumpr, Ota Ginz, ministerio de kulturo, akademio de sciencoj kaj pluraj esperantistoj
  • Informoj de ĉeĥa sinologo, d-ino Ivana Bakešová, kiujn ŝi ricevis el Pekino, ke la tradukisto (1911-1989) laboris en elektrejo en Nanking kaj en Asocio de literaturistoj por defendo de la patrujo en Ŝanhajo dum la milito. Li tradukadis el la angla. Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1932 kaj en 1934 fondis Asocion por Esperanto en Nankingo. En 1951 elektita kiel membro de Tutĉina konsilio de esperantistoj. El esperanto li enĉinigis Mutan barikadon, Kantojn de sklavo, Sileziajn kantojn, Bukedon.
  • Rimarkigo pri lia nomo: li mem subskribadis siajn leterojn al Pumpr kiel Li Laojon, sed lia nomo aperadis ankaŭ en formoj Li Laŭjun, Fang Žung, Li Laoron, Likisi Takin. Laŭ d-ino Bakešová la ĝusta oficiala transskribo estas nun LI Laoron, sed mi lasis nomon, kiun li mem uzis ĉe siaj leteroj (Vikipediisto:Mirmal)
  • Nacia Biblioteko en Prago posedas ĉinan tradukon de Sileziaj kantoj (Si-li-si-ja) faritan el Esperanto.