Licicirupo
Grunda turdo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Turdus litsitsirupa (Smith, A, 1836) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
3 subspecioj, vidu tekston. | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La grunda turdo[1] aŭ Grundoskrapulo[mankas fonto], aŭ Licicirupo[mankas fonto] (latine Turdus litsitsirupa) estas birdospecio el la familio de turdedoj. Ĝi troviĝas en suda Afriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Turdidae - turdedoj
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdus litsitsirupa (Smith, A, 1836) - grunda turdo
- Turdus litsitsirupa litsitsirupa (Smith, A, 1836)
- Turdus litsitsirupa stierlingi (Reichenow, A, 1900)
- Turdus litsitsirupa pauciguttatus Clancey, PA, 1956
- Turdus litsitsirupa (Smith, A, 1836) - grunda turdo
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdidae - turdedoj
Estas 3 subspecioj:
- P. l. litsitsirupa estas la plej suda formo, loĝanta el Namibio, Bocvano, Zimbabvo kaj Mozambiko suden al nordaj kaj orientaj partoj de Sudafrikio.
- P. l. stierlingi troviĝas en zono el norda Angolo tra okcidenta Tanzanio, Malavio kaj nordokcidenta Mozambiko.
- P. l. pauciguttatus troviĝas en suda Angolo, norda Namibio kaj nordokcidenta Bocvano.
Antaŭe estis kvara subspecio, P. l. simensis, separata el la aliaj en la altaj teroj de Etiopio kaj Eritreo. Nun tiu taksono estas traktata kiel aparta specio, la etiopia turdo (Turdus simensis).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas 22–24 cm longa, kun tre stara sinteno, mallonga vosto, forta beko kaj longaj kruroj. La supraj partoj estas tute grizbrunaj kun sablokolora flugilzono. La subaj partoj estas blankaj kun nigraj grandaj punktoj kaj la vizaĝo estas blanka kun nigraj markoj kuiuj faras ĉefe formon de vizaĝa ringo; temas pri simila aspekto al tute malproksima Viskoturdo, sed multe pli malgranda, mallongvosta kaj stareca. Krome la subflugiloj havas blankanigran bildon kiu videblas dum la ondeca flugo. La kruroj estas flavecaj kaj la beko havas flavecan suban makzelon kun malhela pinto kaj malhelan supran makzelon; la ĉirkaŭokula ringo estas hela.
Tiu birdo havas malrapidan fajfan birdokanton kaj klakan alvokon.
La tasforma nesto estas konstruita uzante vegetaĵaron kaj araneretojn kaj estas kovrita per plumoj aŭ folioj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn kiuj estos kovataj dum 14 al 15 tagoj. Ili estas bluecaj kun lilaj kaj ruĝbrunaj punktoj kaj makuletoj.
Tiu specio troviĝas en savano, herbejoj kaj malferma arbaro. Ili povas esti iom maltimidaj kaj manĝi ĉe parkoj, ĝardenoj kaj similaj lokoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
- South African Tours Grundoskrapulo Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||


