Lieĝo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Lieĝo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Lieĝo (provinco).
Mapo de la municipoj en la provinco
Lieĝo en la provinco
Bazaj informoj
urbestro: Willy Demeyer
Provinco: Lieĝo
geografia situo: 50° 38′ N 5° 34′ O / 50.633 °N, 5.567 °O / 50.633; 5.567 (mapo)Koordinatoj: 50° 38′ N 5° 34′ O / 50.633 °N, 5.567 °O / 50.633; 5.567 (mapo)
areo: 68,94 km²
loĝantoj: 190.102 (2008-01-01)
loĝdenso: 2740 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodoj:
  • 4000 (Lieĝurbo, maldekstra de Mozo; Rocourt, Glain),
  • 4020 (Lieĝurbo, dekstra de Mozo; Bressoux, Jupille, Wandre),
  • 4030 (Grivegnée),
  • 4031 (Angleur),
  • 4032 (Chênée)

Liège (france:[liEJĴ'] aŭ nederlande:Luikgermane:Lüttichvalone:Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825.

Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.

Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉ. 600 000 loĝantojn.

De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.


Industrio

La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.

Historio

En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.

Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.

La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.

Ĝemelurboj

Esperanto

En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.

Vidu ankaŭ

Ateneo Léonie de Waha

Eksteraj ligiloj