Liepāja
Liepāja | ||||
Bazaj informoj | ||||
---|---|---|---|---|
ŝtato: | Latvio | |||
regiono: | Kuronio | |||
distrikto: | eksterdistrikta urbo | |||
urbaj rajtoj: | ekde la jaro 1625 | |||
nombro de loĝantoj: | 86 264 (stato 2005) | |||
areo: | 60 km² | |||
internacia telefona prefikso: | (+371) 634 | |||
koordinatoj: | 56° 31' norde, 21° 01' oriente |
Liepāja - latve Liepoja, germane Libau, pole Lipawa, ruse Либава (Libava) aŭ Лиепая (Liepaja), jide ליבאַװע (Libave) - estas la tria plej granda urbo en Latvio. Ĝi situas borde de la Balta Maro kaj inkluzivas unu el la plej gravaj senglaciaj havenoj de la maro. Liepāja situas en la historia regiono Kuronio - latve Kurzeme - 223 kilometrojn okcidente de Rigo kaj 60 kilometrojn norde de la litova marborda urbo Palanga. Komence de la jaro 2005 Liepāja havis 86 264 loĝantojn.
Historio
La urbo ekestis el eta kurona vilaĝo ĉe la loko, kie la rivereto Līva enfluas la maron. Dokumente la loko unuafoje menciiĝas sub la nomo Lyva dum la jaro 1253. Ĉi-tie albordiĝis romiaj, bizancaj kaj skandinaviaj ŝipoj. Ekde la jaro 1560 dokumente pruveblas la nomo Libau germane respektive Liepāja latve. La urbajn rajtojn la havena setlejo ricevis dum la jaro 1625 fare de duko Friedrich von Kettler de Kuronio (konfirmita dum 1626 fare de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa de Pollando-Litovio).
Liepāja disponas pri du havenoj, komerca kaj armea. La armea haveno "Karosta" ripete difinis la sorton de la urbo, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj kaj la pli ol 50-jara okupiĝo fare de la Sovetunio, kiel grava sovetunia armea bazo. La komerca haveno antaŭ la Dua Mondmilito estis grava pordego al la cetera mondo ... ĝi prosperigis komercon, industrion kaj kulturon.
Vidindaĵoj
Vidindaj estas la urbocentro kun la historia stokeja kvartalo, la larĝa kaj fajna sabla plaĝo ĉe la Balta Maro kaj
- la luterana preĝejo Sankta Anna (inaŭguro: 1587) kun sia monumenta, lignoĉizita altara dekoraĵo de 1697, majstroverko de la baroka epoko,
- la luterana preĝejo Sankta Triunuo (inaŭguro: 1758), simbolo de la urbo proksime de la Roza Placo - La preĝeja orgeno post trakonstruo de la jaro ĝis la jaro 1912 estis la plej granda orgeno de la mondo, havante 131 registrojn, kvar klavaroj kaj pli ol 7.000 orgenfajfilojn. Hodiaŭ daŭre ĝi estas inter la plej grandaj orgenoj en Eŭropo. -
- la katolika katedralo Sankta Jozefo (inaŭguro: 1762) proksime de la Malnova Merkatoplaco,
- la ortodoksa preĝejo Sankta Triunuo, konstruita dum 1867,
- la arme-havena urbokvartalo Karosta kun
- la ortodoksa katedralo Sankta Nikolao, konstruita inter 1901 kaj 1903, kaj
- la historia armea malliberejo, kiu dum pli ol 100 jaroj uzeĝis fare de la ŝanĝiĝantaj regantoj - La konstruaĵo nuntempe gastigas muzeon kaj gastejon. Ĉiuj ĉambroj konserviĝis en origina stato respektive estas restaŭrataj ĝis tia stato. - kaj
- la fortikaĵo (naŭ partoj, du el ili ĉe la armea haveno).