Citrus limetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Limedujo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Limetujo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. limetta
Citrus limetta
Risso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Citrus limetta estas specio de citruso, arbo kun fruktoj similaj al citronoj sed pli globaj , unuope havantaj grandan mametaĵon, ĉirkaŭitan de okulfrapa malaltaĵo; pulpo dolĉa aŭ acida.[1] Limeto estas membro de la dolĉaj lemonoj. Ĝi estas krucaĵo inter la cedrato (Citrus medica) kaj amara oranĝo (Citrus × aurantium).[2]

Tiu citruso estas apartenanta al sudaj regionoj de Irano[3] sed ankaŭ kultivata en la Mediteranea Baseno.

Ĝi estas malsama frukto ol la palestina dolĉa limedo (C. limettioides)[4] kaj de konataj acidaj lemonoj kiel la limeo (C. aurantifolia) kaj la Persa aŭ Tahitia lemono (*C. latifolia) Tamen, genomika analizo malkaŝis ĝin tre simila al Rhobs el Arsa, kaj la du probable reprezentas idaron de apartaj krucaĵoj de la samaj citrusaj gepatroj.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La limeto (lemetjie), Mosambi-kulturvario, ĉe merkato en Seethammadhara.

Mosambi (dolĉa lemono) suko estas populara citrustrinkaĵo en Hindio.

C. limetta estas malgranda arbo ĝis 8 m (26 ft) alta, kun neregulaj branĉoj kaj relative glata, brungriza ŝelo. Ĝi havas multajn dornojn, 15-75 mm (0.59-2.95 in) longajn. La petioloj estas mallarĝe sed klare flugilaj, kaj longas 8–29 mm (0.31–1.14 in). Folioj estas kunmetitaj, kun akuminataj folietoj 50–170 mm (2.0–6.7 in) longaj kaj 28–89 mm (1.1-3.5 in) larĝaj. Floroj estas blankaj, 20-30 mm (0.79-1.18 in) larĝaj. Fruktoj estas ovalaj kaj verdaj, maturiĝantaj al flavaj, kun verdeta pulpo. La medolo estas blanka kaj ĉirkaŭ 5 mm dika. Malgraŭ la nomo dolĉa lemono la frukto pli similas al verdeta oranĝa aspekto.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Limeto servas kiel suko kaj estas bona kiel miksaĵo por vodko. Ĝi estas la plej ofta havebla citrusa suko en la hinda subkontinento. La suko estas ofte vendita ĉe moveblaj vojbudoj.

Kiel plej multaj citrusoj, la frukto estas riĉa je C-vitamino, havante 50 mg por 100 g da porcio.[5] En Irano ĝi estas uzata por trakti gripon kaj malvarmumon.

La arbo estas uzata por ornamaj celoj same kiel por greftaĵoj.[6]

Limeto
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 40 kkal   180 kJ
Karbonhidrato 9.3 g
- Sukeroj 1.7g
- Fibro 0.5 g
Graso 0.3 g
Proteino 0.7-0.8 g
Akvo 88 g
Vitaminoj
C-vitamino  50 mg 83%
Mineraloj
Kalcio  40 mg 4%
Fero  0.7 mg 6%
Fosforo  30 mg 4%
Kalio  490 mg 10%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.

Kontrolante maturiĝon[redakti | redakti fonton]

Kiel plej multaj citrusoj, limeto ne maturiĝas for de la arbo, kaj devas esti plukitaj kiam ili matura. Ĉi tio estas indikita per sia tenisa pilka grandeco kaj brila verdeta flava brilo. Milde gratu la surfacon : Se ĝiaj oleoj cedas en la ungoj, ĝi jam maturiĝas. La plej sukaj fruktoj sentas pezon pro sia grandeco.

Submatura frukto sentiĝas malpeza pro sia grandeco, kaj estas malmola kun akra karno. Tro matura frukto estas malakra kaj ŝrumpinta, kun seka, spongeca ŝelo. Evitu fruktojn kun brunflava senkolorigo.[7]

Stokado[redakti | redakti fonton]

Limetoj konserviĝas freŝaj ĝis du semajnoj ĉe ĉambra temperaturo, kaj kvar al ok semajnoj fridigitaj. Frosta suko restos ĝis ses monatoj. Eblas frostigi tranĉaĵojn de la frukto, kvankam la limonina enhavo povas igi la pulpon amara post la tempo. Ĉi tio povas esti evitita enakvigante la tranĉaĵojn en dolĉa siropo ene de hermetika vitra kruĉo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. difino el PIV2, p. 681.
  2. 2,0 2,1 (2016) “Phylogenetic origin of limes and lemons revealed by cytoplasmic and nuclear markers”, Annals of Botany 11 (4), p. 565–583. doi:10.1093/aob/mcw005. 
  3. http://www.specialtyproduce.com/produce/Persian_Sweet_Lemons_10194.php, "Persian Sweet lemons are believed to be native to southern regions of Iran".
  4. Palestine Arkivigite je 2019-07-26 per la retarkivo Wayback Machine at Citrus Variety Collection Website, Volume I Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine See heading: Indian (Palestine)
  5. Nutritive Value of Indian Foods. google.co.in (1989).
  6. Results of your search: Citrus limetta. ars-grin.gov. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2007-02-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2021-01-18.
  7. Catherine Reddy The Earth of India: All About Sweet Lime (Mosambi). theindianvegan.blogspot.in. Arkivita el la originalo je 2015-11-14. Alirita 2013-12-10.