Saltu al enhavo

Linda McCartney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linda McCartney
Persona informo
Linda McCartney
Naskonomo Linda Louise Eastman
Naskiĝo 24-an de septembro 1941 (1941-09-24)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Morto 17-an de aprilo 1998 (1998-04-17) (56-jaraĝa)
en Tusono, Arizono,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per mama kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judaismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Arizono
mezlernejo Scarsdale Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Linda McCartney
Familio
Patro Lee Eastman (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Louise Lindner (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj John L. Eastman (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Paul McCartney (19691998) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Stella McCartney Mary McCartney (en) Traduki Heather McCartney (en) Traduki James McCartney (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantisto filmreĝisoro artisto komponisto kantoverkisto klavaristo diskografa artisto fotisto muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1971–1998 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Linda MCCARTNEY (naskita Linda EASTMAN la 24-an de septembro 1941 en Novjorko; mortinta la 17-an de aprilo 1998 en Tucson) estis usona fotistino kaj muzikistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro ŝia edziniĝo kun eks-Beatle Paul McCartney.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Linda elkreskis en la riĉula ĉirkaŭaĵo de Scarsdale en Westchester County, Novjorkio. Ŝi estis konata fotistino en la rokenrola mondo. Ŝi konatiĝis kun Paul McCartney en 1967 dum la fotado por la libro Rock and Other Four Letter Words. Ili renkontiĝis en la noktoklubo Bag o' Nails. En 1969 ili geedziĝis kaj kune ili edukis kvar infanojn: Heather (el ŝia antaŭa edzineco), Mary, Stella kaj James.

Linda kaj Paul en 1967 kun Wings.

Post la disfalo de the Beatles en 1970 Paul instruis al Linda kiel ludi sur la klavaro. Kune kun aliuloj ili fondis novan bandon, Wings. Kvankam multaj muzikrecenzistoj kritikis la muzikajn talentojn de Linda, Wings fariĝis unu el la plej sukcesaj bandoj dum la 1970-aj jaroj. Linda plue disvolvis sian muzikan lertecon dum la jaroj kaj eĉ komencis verki kaj registri propran muzikon. Ŝia albumo Wide Prairie eldoniĝis post ŝia morto en 1998.

Linda McCartney estis probatalanto por bestaj rajtoj. Linda konatigis sian edzon kun vegetarismo kaj popularigis senviandan dieton per siaj kuirlibroj kaj produktoserio de frostigitaj vegetaraj manĝaĵoj.

Kiam Linda en 1998 mortis pro mamokancero, Paul alvokis ŝiajn fanojn por memori ŝin per donaci monon al esplorado de mamkancero aŭ fariĝi vegetaran(in)o.