Lionginas Vaičiulionis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lionginas Vaičiulionis

Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro 1931
en vilaĝo de Berčiūnai, distrikto de Pasvalys en (Litovio)
Morto 31-a de oktobro 2023
en Marijampolė
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lionginas Vaičiulionis (naskiĝis la 2-an de januaro 1931 en vilaĝo de Berčiūnai, distrikto de Pasvalys en (Litovio- mortis la 31-an de oktobro 2023 en Marijampolė)) estas litova monsinjoro, spirita gvidanto de litovaj katolikaj esperantistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en granda familio la 2-an de januaro 1931 proksime de Biržai en nordo de Litovio. En printempo de la jaro 1951 li finis viziton de mezlernejo en Vabalninkas kaj aŭtune komencis studi en interdioceza porpastra seminariejo en urbo Kaunas. Dum la jaroj 1954 - 1957 li plenumis devigan soldatan servon en soveta armeo. Post tio li revenis daŭrigi studadon en la seminariejo, kiu finiĝis en la jaro 1958. Kune kun 15 seminarianoj Lionginas Vaičiulionis akceptis pere de episkopo sacerdotan ordinon. Dum ok jaroj li plenumis pastran servon de vikario en tri paroĥaj preĝejoj de urbo Kaunas. Dum la jaroj 1966 - 1975 li estis vikario de katedralo - baziliko en Kaunas. Ekde la jaro 1975 ĝis la jaro 1990 li plenumis paroĥestran servon en preĝejo de s-ta Virgulino Maria en urbo Radviliškis proksime de Šiauliai. Tie li samtempe estis ankaŭ vicdekano. En Radviliškis li rekonstruigis bruligitan arkitekturan monumenton - sonorilejon kaj liamerite estis en la jaro 1987 el brikoj konstruita nova paroĥa preĝejo kun alta turo.

Printempe de la jaro 1990 pastro Lionginas Vaičiulionis iĝis paroĥestro en paroĥo de s-ta Jozefo en Kaunas. Samtempe li priservis apudurbajn preĝejon kaj kapelon kaj estis komisiita realigi konstruon de nova preĝejo kaj granda kapelo por nova paroĥo en nordokcidenta periferia urboparto Šilainiai en Kaunas. Printempe de la jaro 1995 la kapelo kaj paroĥejo estis finkonstruitaj kaj maje de 1995 sac. Lionginas Vaičiulionis iĝis paroĥestro de la nova paroĥo en Šilainiai. Post tio atendis lin nova grava tasko - konstruo de granda preĝejo de Sankta Spirito en sia paroĥo. Tiutempe Šilainiai havis 70 mil loĝantojn (nuntempe 90 mil). Ĝis la jaro 2006 estis finkonstruitaj muroj kun tegmento. Pro manko de financaj rimedoj la konstru-laboroj malrapidiĝis.

Laŭ eklezia leĝo post atingo de 75-a jaraĝo sac. Lionginas Vaičiulionis emeritiĝis (5.6.2007), plu plenumante surloke la sacerdotan servon. Jam ekde kelkaj jaroj li havas titolon "Monsinjoro".

50-a datreveno sacerdotiĝo[redakti | redakti fonton]

La 28-an de marto 2008 jaro Mons. Lionginas festis jubilean 50-an datrevenon de sia sacerdotiĝo. Solena Sankta Meso okazis en la nova preĝejo de Sankta Spirito. Ĉefcelebranto de la Sankta Meso estis arkiepiskopo – metropolito de Kaunas Mons. Sigitas Tamkevičius. Kuncelebris kun li kaj la jubileulo ankaŭ episkopo de Šiauliai Mons. Eugenijus Bartulis, emerita episkopo Mons. Juozas Preikšas kaj 28 pluaj sacerdotoj. Multnombre ĉeestis la kredantoj, geparencoj, samklasanoj kaj ankaŭ esperantistoj - IKUE-anoj. Dum homilio en la Sankta Meso la arkiepiskopo - metropolito alte pritaksis la honore travivitan 33-jaran sacerdotan vojon de Mons. Lionginas Vaičiulionis dum regado de terura ateisma periodo. Severa soveta reĝimo postulis de sacerdotoj labori sub rigoraj sovetaj komunistaj leĝoj. La sacerdoto Lionginas konscience servis al la katolika Eklezio en tre malfacilaj cirkonstancoj en paroĥo Radviliškis, netimante severajn punojn. "Monsinjoro Lionginas montris ĉiam la plej grandan fervoron dum ĉiuj jaroj, vizitinte kaj konsolinte centojn da malsanuloj" - akcentis la arkiepiskopo. "Vizitado de malsanuloj kaj ilia priservo per konfespreno estas senpaga devoservo de la sacerdotoj. La homoj en ĉiuj paroĥoj, kie Mons. Lionginas servis, lin nur bone rememoras. Por ĉiuj homoj lia rilato estas ĉiam agrabla kaj afabla. Estu dankemaj al Dio por sacerdota servo de Mons. Lionginas."