Lisiĉansko
Lisiĉansk, ukraine Лисичанськ, ruse Лисичанск estas grandurbo en Ukrainio, en la Luhanska provinco.
Bazaj informoj
- 48° 55′ 00″ N 38° 24′ 00″ O / 48.91667 °N, 38.40000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 55′ 00″ N 38° 24′ 00″ O / 48.91667 °N, 38.40000 °O (mapo)
- Supermara alteco: 217 m
- Poŝtkodo: 93 100 - 93 199
- Telefonkodo: 6451
- Loĝantaro: 105.000 en 2010
- Areo: 96 km ²
Geografio
Lisiĉansk etendiĝas sur mildaj deklivoj laŭ la dekstra bordo de Donec en la orienta parto de la lando. Luhansko troviĝas 90 km.
Historio
En 1700 ministoj traserĉis tiun lokon. Fondo de la loĝloko okazis en 1710. Lisiĉansk ricevis urborajton en 1938. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la urbon. La urbo kun la ĉirkaŭa regiono havas 5 karbominejojn.
La 23an de februaro 2014 la loĝantoj de la urbo falis la monumenton de Lenino, eble la lastan simbolon de la komunismo en la urbo, tio okazis dum la tempo de la Eŭromajdano en Kievo.
Trafiko
Lisiĉansk havas 3 stacidomojn. En la urbo troleoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
- nacia historia muzeo
- preĝejoj
- diversaj monumentoj
Famuloj
- Klement Voroŝilov tie naskiĝis
Fontoj
- Angla Vikipedio