Listo de urbestroj de Nantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbestro de Nantes
Maire de Nantes
listartikolo en Vikimedio
Elekto Urba Konsilio de Marseille
De 1766
Unua Geoffroy Drouet
Nuna Johanna Rolland
De 4-a de aprilo 2014
Daŭro 6 jaroj
Alia reelektita en 2020
Situo urbodomo de Nantes
TTT-ejo http://www.nantes.fr/
vdr
Historia konstruaĵo de la urbodomo de Nantes situanta "Rue de l'Hôtel-de-Ville", la palaco Derval datiĝas de la 17-a jarcento kaj enhavas la nobeldomon Derval, kiu datiĝas de la 15-a jarcento.
La moderna konstruaĵo de la urbodomo de Nantes estis konstruita en 1979. Rigardanta al "Rue de Strasbourg", ĝi konsistigas la ĉefan enirejon por la publiko.

La listo de urbestroj de Nantes estas ĉefa elemento en la historio de la municipaj institucioj de tiu urbo. Oficiale ĝi komenciĝas en 1564 kun Geoffroy Drouet, sed oni povas originigi la municipajn instituciojn almenaŭ en la 14-a jarcento, kun la kreo fare de la duko de Bretonio de konsilio reprezentanta la burĝojn de la urbo.

Historio de la municipaj institucioj de Nantes[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la « urba konsilio »[redakti | redakti fonton]

La unua kunveno de la Konsilio de la Burĝoj de Nantes, pri kio legeblas en la arkivoj datiĝas de 1333. Tiu Konsilio konsistas el 5 aŭ 6 burĝoj por decidi, kun la « urba kapitano », pri diversaj urbaj aferoj.

La urbestraro en la Malnova Reĝimo (1564-1789)[redakti | redakti fonton]

Per edikto de aŭgusto 1692, la reĝo Ludoviko la 14-a nuligis le elektitan oficon de 1-a estrarano de la urbo, anstataŭante ĝin per hereda ofico kun nomo : « Konsilanto de la reĝo, ĝismorta urbestro »[1].

Urbestraroj en la Revolucio (1790-1800)[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo estas karakterizita per municipa aŭtonomeco, kun la kreo de komunumoj.

Tamen, en oktobro 1793, la urbestraro elektita en 1792 (René Gaston Baco de la Chapelle) estis nuligita de la komisiita reprezentanto Jean-Baptiste Carrier, kiu nomumigis montanan urbestraron (Jean-Louis Renard).

La urbestraroj de la 19-a jarcento (1800-1881)[redakti | redakti fonton]

Ekde 1800, la urbestro de Nantes estis nomumita de la registaro, oficiale per imperiestra, reĝa dekreto.

La urbestraroj de la Respubliko (de 1881)[redakti | redakti fonton]

De tiam, la urbestro estas elektita inter la memebroj de la Municipa Konsilio.

La 4-an de aprilo 1908, prezidenta dekreto nuligis la urbestrarojn de Nantes, Chantenay-sur-Loire kaj Doulon, konforme al la leĝo balotita, la antaŭan tagon, kiu antaŭvidis la fandiĝon de la tri komunumoj en la urbo Nantes.

De marto 2008, la municipa Konsilio de Nantes konsistas el 65 anoj (inkluzive de la urbestro), 25 vicurbestroj kaj 39 municipaj konsilianoj[2].

Listo de urbestroj[redakti | redakti fonton]

Listo de sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1945 1947 129. Jean Philippot Nacia Fronto (Rezistado - Francio) profesoro pri historio
proksima la la PCF, sed li ne estis unu el ĝiaj membroj dum tiu periodo


1947 1965 (127.) Henry Orrion CNI farbovendidsto
127-a urbestro de Nantes en 1942-1944, reelektita
deputito de Loire-Atlantique


1965 1977 130. André Morice CR entreprenisto pri publikaj laboroj
senatano de Loire-Atlantique


1977 1983 131. Alain Chénard PS deputito de Loire-Atlantique


1983 1989 132. Michel Chauty RPR Vojaĝanta komercisto
senatano de Loire-Atlantique


1989 2012
133. Jean-Marc Ayrault[Note 1]
PS profesoro pri germana lingvo
deputito de la 3-a deputita distrikto de Loire-Atlantique (de 1986)
prezidanto de la grupo de la Socialisma Partio en la Nacia Asembleo (1997-2007)
prezidanto de Nantes Métropole (2001-2012)
prezidanto de la Socialisma, Radikala, Civitana kaj Diversa Maldeksto grupo en la Nacia Asembleo (2007-2012)
ĉefministro (2012-2014)


2012 2014
134. Patrick Rimbert
PS profesoro pri ekonomio
provizore de la 21-a ĝis la 29-a de junio 2012, daton de lia elekto fare de la urba Konsilio


2014 135. Johanna Rolland PS Teritoria ŝtatoficsto
departementa konsiliano de la kantono Nantes-11 (2011-2014)



Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbodomo de Nantes (numerigo laŭ persono) : Historio de la urbestroj de Nantes
  • Municipaj arkivoj de Nantes (numerigo laŭ persono) :Les maires de nantes de 1564 à 2007 Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Alia samorigina listo (numerigo laŭ mandato) : La urbestroj de 1565 ĝis 2008 Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  • Alexandre Perthuis kaj S. de La Nicollière-Teijeiro, Le Livre doré de l’hôtel-de-ville de Nantes, eld. "Imprimerie Grinsard", Nantes, 1873, laŭ pluraj volumoj :
    • Tomo 1-a : Avant la Révolution
    • Tomo 2-a : De la Révolution à René Waldeck-Rousseau (1873)
    • Aldonaĵo 1-a, eld. "Imprimerie Salières", 1890 : De René de Cornulier à Édouard Normand
    • René Blanchard, aldonaĵo 2-a, eld. "Imprimerie Salières", 1901 : D’Alfred Riom à Paul Émile Sarradin
    • Fernand Soil, aldonaĵo 3-a, eld. "Imprimerie du Commerce", 1958 : De Paul Émile Sarradin à Henry Orrion

Tiu verko (havebla de la departementaj arkivoj) priskribas la kunvenojn por la enoficiĝo de ĉiu nova urbestraro kaj dona skelkajn biografiajn indikojn pri la urbestroj.

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reelektita en 1995, 2001 kaj 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julien Proust Arkivigite je 2014-11-12 per la retarkivo Wayback Machine - Municipaj arkivoj de Nantes
  2. Konsisto de la municipa Konsilio de Nantes. Alirita la 3-an de aprilo 2014..