Listo de verkoj de Bab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epistolo de Báb al sia unua disĉiplo Mullá Ḥusayn-i-Bushrú'í

Malgraŭ sia juneco kaj la mallongeco de sia mesia vivo, Siyyid 'Alí-Muḥammad Shírazí (1819-1844-1850) titolita la Báb kaj la Profeto-Fondinto de Babismo asertis, ke li revelaciis kvin cent mil versojn. Sed la plej granda parto de liaj verkoj bedaŭrinde perdiĝis.

"Jen, ĉirkaŭ cent mil linioj similaj al ĉi tiuj versoj disvastiĝis inter la homoj, krom la ekvokitaj preĝoj kaj la demandoj pri scienco kaj filozofio. (la Persa Bajano, vol.1 p.43) Konsideru ankaŭ la temon pri la Punkto de la Bajano (la Bab). Tiuj, kiuj konas Lin, scias kia estis Lia rango antaŭ la Malkaŝo; sed post la Malkaŝo kaj kvankam ĝis hodiaŭ Li revelaciis pli ol kvin cent mil bajtojn (versojn) pri diversaj temoj, tamen oni kontraŭparolas kontraŭ Li tiajn vortojn, kiujn la plumo rifuzus ripeti. (la Persa Bajano, vol.3 p.113) La versoj, kiuj fluis el ĉi tiu Nubo de Dia kompato (la Bab) estis tiel abundaj, ke neniu ankoraŭ povis taksi ilian nombron. Dudeko da volumoj estas nun haveblaj. Kiel multaj ankoraŭ restas preter nia atingo! Kiel multaj estis rabitaj kaj falis en la manojn de la malamiko, kies sorton neniu scias! (Libro de Certeco de Bahá'u'lláh p.182-183)" [1]

En sia verko titolita Sources for Early Bab Doctrine and History (fontoj por fruaj historio kaj dogmaro de la Bab) Denis MacEoin priskribas multajn el la verkoj ankoraŭ haveblaj.

Jen nekompleta listo de la verkoj de la Báb, orditaj laŭ proksimuma kronologio:

Deklaro en Ŝirazo[redakti | redakti fonton]

  • Qayyúmu’l-Asmá’ (Komentario pri la korana surao de Jozefo) estas la unua libro, kies unuan ĉapitron revelaciis la Báb dum sia renkontiĝo en Ŝirazo (Shíráz) kun Mullá Ḥusayn-i-Bushrú'í je la 22-23-a de majo 1844. La verkado de la cetero de tiu libro bezonis 40 tagojn pliajn kaj ludis rolon similan al Biblio por la babanoj.
  • Ṣaḥífiy-i-Makhdhúmíyyih estas preĝaro, kiun la Báb verkis antaŭ sia foriro al pilgrimado.
  • Epistoloj al Muḥammad Sháh, al la Sultano 'Abdu'l-Majíd kaj al la guberniestro de Bagdado

Pilgrimado al Mekko[redakti | redakti fonton]

Je la 10-a de septembro 1844 la Báb foriris al Mekko por partopreni la ĉiujaran pilgrimadon islaman. Alveninte en Mekko, Li publike deklaris sian mision ĉe la Kaaba kaj al la Ŝarifo de Mekko, sed oni ne akceptis Lin. Lia vojaĝo daŭris naŭ kaj duonan monatojn, dum kiuj Li multe skribis:

  • Khaṣá'il-i-Sab'ih
  • Kitábú'r-Rúḥ (la Libro de la Spirito)
  • Ṣaḥífiy-i-Baynu'l-Ḥarámayn (Traktato inter la du Sanktejoj)
  • Kitáb-i-Fihrist (la Libro de la Katalogo)

Reveno al Ŝirazo[redakti | redakti fonton]

La Báb revenis al shihr (persa haveno) je la 15-a de majo 1845 kaj instaliĝis en Ŝirazo sed estis arestita pro la tumulto, kiun okazigis Liaj sekvantoj en la urbo. Dum tiu enkarceriĝo Li ankaŭ multe verkis.

  • Ṣaḥífiy-i-Ja’faríyyih
  • Khasá'il-i-Sab`ih (la Sep Atributoj)
  • Risáliy-i-Furú-i-'Adlíyyih (la Epistolo pri la Detaloj de Justeco)
  • Tafsír-i-Súrih-i-Kawthar (Komentario pri tiu 108-a korana surao nomita "la Abundeco")

Restado en Esfahano[redakti | redakti fonton]

Pro epidemio de ĥolero, la Báb transloĝiĝis al Esfahano (Iṣfáhán), kie la guberniestro Manúchihr Khán protektis Lin. Ĉar Li vivis tiam kvazaŭ sekretan vivon, Li ne plu multe skribis.

  • Tafsír-i-Nubuvvat-i-Kháṣṣih (Komentario pri la specifa misio de la Profeto Mohamedo)
  • Tafsír-i-Súrih-i-Va'l-'Aṣr (Komentario pri tiu 103-a korana surao nomita "la Tempo", revelaciita inter septembro 1846 kaj marto 1847)

Enkarcerigo en Máh-Kú[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la guberniestro de Esfahano Manúchihr Khán en marto 1847, la Báb estis arestita kaj eskortita al Teherano, poste al Tabrizo kaj fine dum la somero 1847 al la montara fortikaĵo de Máh-Kú ĉe la landlimo de Turkio kaj Rusio. Liaj vivkondiĉoj estis komence tre severaj kaj striktaj sed pli kaj pli malseveriĝis : Li havis multan tempon por skribe proklami Sian mision kaj gastoj povis viziti Lin.

  • Dua Epistolo al Muḥammad Sháh
  • Epistolo al la 'ulamá (religiaj erudiciuloj islamaj) de Qazvín kaj al Ḥájí Mírzá Áqásí
  • Persa Bayán estas Lia plej grava verko, kiu entenas la kernon de Liaj Instruoj kaj anoncas la alvenon de "Tiu, kiun Dio Manifestos" por finverki tiun libron.
  • Araba Bayán (la plej mallonga kaj malgrava el la du Bajanoj)
  • Dalá’il-i-Sab’ih (la Sep Pruvoj)
  • 9 Komentarioj pri la tuta Korano (ĉiuj perditaj)
  • Tria Epistolo al Muḥammad Sháh

Enkarcerigo en Chihríq[redakti | redakti fonton]

Pro la insistaj petoj de la rusa registaro, post sep monatoj oni transloĝigis Lin al la montara fortikaĵo de Chihríq, kiu estas pli malproksima al la rusa landlimo. Tie Li restadis de majo 1848 ĝis julio 1850, escepte dum tri monatoj por Lia proceso en Tabrizo. La verkoj, kiujn li tiam revelaciis, estis pli esoteraj kaj mistikaj ol la antaŭaj.

  • Kitáb-i-Asmá’ (la Libro de la Nomoj, verkita antaŭ Lia martitigo)
  • Kit’ab-i-Panj-Sha’n (la Libro de la Kvin Rangoj, en printempo 1850))
  • Epistolo al Ḥájí Mírzá Áqásí
  • Lawḥ-i-Ḥurúfát (la Epistolo de la Literoj)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj ne havas precize konatan daton

  • Zíyárat-i-Sháh-‘Abdu’l-‘Aẓím
  • Ṣaḥífiy-i-Radavíyyih
  • Risáliy-i-Fiqhíyyih
  • Risáliy-i-Dhahabíyyih
  • Súriy-i-Tawḥíd (Surao de Unueco)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kroniko de Nabil", ĉapitro 13-a, noto 7-a[rompita ligilo]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».