Lola Flores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lola Flores
Persona informo
Naskonomo María Dolores Flores y Ruiz
Aliaj nomoj Lola Flores • La Faraona
Naskiĝo 21-an de januaro 1923 (1923-01-21)
en Jerez de la Frontera
Morto 16-an de majo 1995 (1995-05-16) (72-jaraĝa)
en Alcobendas
Mortokialo mama kancero
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Loĝloko Jerez de la FronteraMadrido
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Carmen Flores
Edz(in)o El Pescaílla
Infanoj Lolita Flores • Antonio Flores • Rosario Flores
Okupo
Okupo kantisto • bailadora flamenca • aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

María Dolores FLORES Ruiz, konata en la spektakla etso kaj populare kiel Lola Flores, kromnomita la Faraona[1] (Jerez de la Frontera, Provinco Kadizo, 21a de januaro 1923-Alcobendas, Provinco Madrido, 16a de majo 1995), estis hispana artistino de la distrindustrio, de granda sukceso en Hispanio kaj Ameriko, tre populara kaj multfaceta (kantistino, dancistino kaj akitorino), kiu povas esti konsiderata heterodoksa kaj tre speciala, same kiel ŝi havis kotuŝan personecon.

Ŝi estis kantistino de "kopla" (flamenkeca popolkanto) kiu faris centojn da registraĵojn kaj kantis kantojn kiuj restis en la memoro de la publiko, sed la purismaj kritikoj insistis, ke ŝi ne scias kanti. Kiel flamenka dancistino si ardigis kelkajn generaciojn de diversaj kontinentoj, kvankam ŝi estis tute malproksima de la vera stilo flamenko. Kiel aktorino ŝi ludis en pli ol 35 filmoj, enkadrigita, en multaj el ili, en la andaluza folklorismo, sed ŝi ludis ankaŭ aliajn rolojn, preskaŭ ĉiam rilate al la spektakla etoso.[2] Ŝi estis, kiel artistino, simbolo de epoko de la historio de Hispanio.[3]

Okaze de ŝia prezento en Novjorko, gazeta kroniko diris jenon: «Lola Flores, hispana artistino, nek kantas nek dancas, sed vi ne maltrafu ŝin».[4] Ŝi estis unu de la unuaj virinoj en la Hispanio de la postmilito kiuj parolis libere pri temoj konsiderataj tabuaj kiel perforto kontraŭ la virinoj, la ekstergeedzaj rilatoj aŭ la prostituado.[5]

Laŭ la amaskomunikiloj, inter la 16a kaj la 17 de majo 1995, post ŝia morto, vizitis ŝian funebran kapelon, en la Kultura Centr de la Villa de Madrid, pli ol 150 000 personoj.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Garzón, 2007, p. 8.
  2. «Lola Flores.» Arkivigite je 2018-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Konsultita la 15an de novembro 2019.
  3. Blas Vega, 1996, p. 99.
  4. «Lola Flores 90 años de su nacimiento». Alboreá (Revista del Instituto Andaluz del Flamenco (Junta de Andalucía. Consejería de Cultura y Deporte) (25). aprilo-junio 2013. ISSN 1887-5106. Konsultita la 15an de novembro 2019.
  5. «Lola Flores. “Yo he podido ayudarme a mí misma”». Konsultita la 15an de novembro 2019.
  6. Romero Ferrer, Alberto (2016). Lola Flores. Cultura popular, memoria sentimental e historia del espectáculo. Fundación José Manuel Lara. ISBN 978-84-15673-22-4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blas Vega, José (1996). Colección Metáfora, eld. la canción española. (De la Caramba a Isabel Pantoja.
  • García Garzón, Juan Ignacio (2007). El Volcán y la Brisa de Lola. Ediciones Algaba. ISBN 978-84-96107-75-5.