Lolita (kantistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lolita
Persona informo
Naskonomo María Dolores González Flores
Aliaj nomoj Lolita
Naskiĝo 6-an de majo 1958 (1958-05-06) (65-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro El Pescaílla
Patrino Lola Flores
Frat(in)oj Antonio Flores • Rosario Flores
Infano Elena Furiase
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto • muzikisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://lolitaflores.es
vdr

María Dolores González FLORES (Madrido, 6a de majo 1957), konata artetose dekomence kiel Lolita kaj poste kil Lolita Flores, estas fama kantistino, aktorino kaj prezentistino de televido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lolita apartenas al familio de artistoj, kiel la plej aĝa filo de la geedzoj formitaj de Lola Flores "La Faraona" kaj Antonio González "El Pescaílla". Ŝi estas la plej aĝa frato de la kantistoj kaj aktoroj Antonio Flores kaj Rosario Flores; krome estas aliaj samfamiliaj artistoj. Ŝia nupto en 23a de aprilo 1983 iĝis anekdota skandalo pro la homamaso kiu malhelpis la ceremonion kaj la intervenon de la fama patrino per popularegaj frazoj.

Kiel kantistino, Lolita debutis fine de 1975 estante nur 17-jaraĝa per la sukcesa kanto "Amor, amor" de la komponisto kaj gitaristo Paco Cepero. En 1979 ŝi aliris al tutmonda turneo kun sia patrino, Lola Flores, kaj sia onklino, Carmen Flores, per la spektaklo "El concierto de las Flores", al kio sekvis aliaj similaj turneoj. En la 1980-aj jaroj ŝi centriĝis en la muzika kariero, ĉefe kun la entrepreno CBS, kaj en la 1990-aj jaroj kun Hispavox.

Kiel aktorino, ŝi faris unuajn debutetojn protektitajn de siaj gepartoj, sed poste haltis en tiu kampo. Poste ŝi aperis nur iomete en televidaj serioj ĝis post pli ol 20 jaroj ŝi partoprenis en Rencor, reĝisorita de Luis Miguel Albaladejo, pro kiu ŝi ricevis Goya-premion al plej bona novula aktorino, post kio ŝi atingis pliajn sukcesajn rolojn, kiel Fuerte apache, 2 francos, 40 pesetas, Luz de soledad ktp.

Ŝi havis longan karieron en televido en la plej diversaj programoj, ĉefe kiel prezentistino. En teatro ŝi agadis ĉefe en la 21-a jarcento.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975 Amor, amor
  • 1976 Abrázame
  • 1977 Mi carta
  • 1978 Espérame
  • 1980 Seguir soñando
  • 1982 Atrévete
  • 1983 Águila real
  • 1985 Para volver
  • 1987 Locura de amor
  • 1990 Madrugada
  • 1991 Con sabor a menta
  • 1994 Y la vida pasa
  • 1995 Quién lo va a detener
  • 1997 Atrasar el reloj
  • 2001 Lola, Lolita, Lola
  • 2002 Lola, Lolita, Dolores
  • 2004 Si la vida son 2 días
  • 2005 Y ahora Lola. Un regalo a mi madre
  • 2007 Sigue caminando
  • 2010 De Lolita a Lola
  • 2013 De Lolita a Lola

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 La gitana y el charro
  • 1976 Haz la loca... no la guerra
  • 2002 Rencor
  • 2003 Historia de Estrella
  • 2007 Fuerte Apache
    • La princesa del polígono
  • 2008 El libro de las aguas de Antonio Giménez-Rico
  • 2016 Luz de soledad
  • 2017 Carne
  • 2017 Paella today

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • 1975 Cuentos y leyendas: "La buena vida"
  • 1992 Farmacia de Guardia
  • 1993 - 1994 Los ladrones van a la oficina
  • 1996 - 1997 Hostal Royal Manzanares
  • 1997 Entre Morancos y Omaítas
  • 2000 El botones Sacarino
    • Manos a la obra Antena 3
  • 2001 Academia de baile Gloria
    • Omaíta en la Primera
  • 2003 7 vidas
    • Historia de Estrella
    • El retorno de Omaíta
  • 2004 Hospital Central
    • La sopa boba Antena 3
  • 2005 El comisario
  • 2007 El Internado
    • Morancos 007
    • La princesa del polígono
  • 2008 El síndrome de Ulises
  • 2010 Unió Musical Da Capo
  • 2011 Vida loca
  • 2014 Ciega a citas
  • 2014; 2017 La que se avecina
  • 2015 Gym Tony
  • 2016 ¿Qué fue de Jorge Sanz? 5 años después
  • 2018 Centro médico
  • 2023 Las invisibles

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lolita (cantante) en la hispana Vikipedio.