Loránd Almási Balogh
Loránd Almási Balogh | |
---|---|
Loránd Almási Balogh | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de novembro 1869 en ![]() |
Morto | la 2-an de februaro 1945 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Tihamér Balogh |
Frat(in)o | Elemér Balogh |
Parencoj | Pál Balogh |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Loránd Almási Balogh [almAŝi balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Balogh Loránd estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Tihamér Balogh, lia avo estis Pál Balogh.

Loránd Almási Balogh[1] naskiĝis la 27-an de novembro 1869 en Arad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Rumanio), li mortis la 2-an de februaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Loránd Almási Balogh akiris arkitekturtan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1897. Li studvojaĝis post la diplomo en plena Eŭropo, poste li laboris en oficejoj de Ödön Lechner kaj Ignác Alpár. Inter 1900 kaj 1926 li instruis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (dum la hungara Sovetrespubliko li estis forigita), kie li okupiĝis ankaŭ pri arkitekturoj de internaj spacoj. En tiu periodo li havis propran arkitekturan atelieron, kie li planis kastelojn. Li ricevis orajn medalojn en 1900 kaj 1906. Junaĝe li okupiĝis ankaŭ pri pentrado kaj dramverkado. Li mortis ĝuste en kulmino de sieĝo Budapeŝto dum la 2-a mondmilito.
Elektitaj arkitekturaj planoj[redakti | redakti fonton]
- kastelo en Erdőkürt (1903, dum la 2-a mondmilito plene neniiĝis)
- lernejo en Budapeŝto (1911-1912)
- plena kolonio por laboristoj de uzino pri gasoj (1911-1914)
- Kalvinana ĉefabrika preĝejo (Diósgyőr) (1926)
- kuracejo pri pulmonologio (Budapeŝto)
Lia dramo[redakti | redakti fonton]
- A komédiásnő prezentita en Pozsony kaj Budapeŝto en 1895 fare de Ignác Krecsányi
Elektitaj arkitekturaj artikoloj[redakti | redakti fonton]
- Eltoljuk-e vagy lebontsuk-e a belvárosi plébánia templomot? (1902)
- Budapest székesfőváros építkezései (1911)
- A főváros a világháborúban (1915)
- Budapest székesfőváros kislakásai. – A bankok építése (1929)
- A bánhidai erőművek tisztviselő- és munkásházai (1930)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo (2014) kaj strato pri Loránd Almási Balogh en Budapeŝto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
-
La uzina kolonio en la 1930-aj jaroj
-
La uzina kolonio
-
La uzina kolonio, fone la uzino
-
La kolonia infanĝardeno
-
Strato Almási Balogh Loránd