Lorenzo Tio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lorenzo TIO, foje ankaŭ Lorenzo Tio la pli juna, (* 21-an de aprilo 1893 en Nov-Orleano; † 24-an de decembro 1933 en Novjorko) estis usona ĵaz-klarnetisto de novorleana ĵazo kaj instruisto de multaj novorleanaj muzikistoj. Krome li ludis hobojon.

Lorenzo Tio havis klasikan muzikedukadon kaj same kiel sia samnoma patro Lorenzo Tio la pli maljuna (1867–1908) kaj sia onklo Louis „Papa“ Tio (1862–1922) en Nov-Orleano estis fama kiel klarnetisto. Lia stilo stampis la novorleano-ĵazon, precipe ankaŭ pro tio, ĉar li kiel instruisto havis grandan nombron da gravaj ĵazmuzikistoj kiel lernantoj, inter ili Sidney Bechet, Albert Nicholas, Jimmie Noone, Omer Simeon, Johnny Dodds kaj Barney Bigard. Al siaj lernantoj li instruis je tio ne nur ĵazon, sed ankaŭ lernigis al ili muzikajn fundamentaĵojn kiel notlegado kaj la bazajn principojn de muzikteorio, ekzercigis iliajn aŭdojn (laŭ metodo nome „solfeĝo“) kaj ludoteknikojn por la klarneto, je kio li uzis la t.n. „Albert-sistemon“. Tio opiniis, ke post la ellernado de solidaj fundamentoj la improvizludo kunlude kun aliaj ĵazmuzikistoj alvenas per si mem. En Nov-Orleano li ludis en bandegoj kiel „Lyre Club Symphony Orchestra“ kaj en pli malgrandaj latunbandoj. En 1916 li iris kun la bando de Manuel Pérez al Ĉikago. Li tamen ankaŭ ĉiam denove ludis en Nov-Orleano, ekz. kun la bando de Papa Celestin. De 1918 ĝis 1928 li ankaŭ ofte ludis kun Armand Piron. En Novjorko li ludis kun aliaj novorleanaj muzikistoj regule sur vaporŝipoj, kiuj ekskursetis sur la rivero Hudson, kaj en „Nest Club“. Ekszistas sonregistraĵoj i.a. kun Sidney Bechet, Clarence Williams, Jelly Roll Morton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]