Omer Simeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omer Simeon
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1902 (1902-07-21)
en Nov-Orleano
Morto 17-an de septembro 1959 (1959-09-17) (57-jaraĝa)
en Novjorko
Mortokialo ezofaga kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

Omer SIMEON (* 21-an de julio 1902 en Nov-Orleano, Luiziano; † 17-an de septembro 1959 en Novjorko) estis usona klarnetisto kaj saksofonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1914 Omer Simeon transloĝiĝis kun sia familio ekde Nov-Orleano al Ĉikago. Li sekvis lecionojn de Lorenzo Tio jr., kiu ankaŭ estis transloĝiĝinta al Ĉikago. Li ludis en la ensemblo de sia frato , la Al Simeons Hot Six. Sekvis dungiteco en la bando Charlie Elgars Creole Orchestra de 1923 ĝis 1927. En 1928 li iris al Novjorko kaj ludis kun Luis Russell kaj Jelly Roll Morton, revenis tamen samjare al Ĉikago, por ludi tie kun Erskine Tate en ties orkestro. En 1931 li membriĝis en la orkestro de Earl Hines, en kiu li restis ĝis 1941. Sekvis la orkestro de Jimmie Lunceford ekde 1942 ĝis 1950. Li surdiskigis diksilandon kun la Creole Orchestra de Kid Ory en 1944 kaj 1945 samkiel kun Wilbur de Paris kaj lia bando. Li mortis en 1959 pro kancero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]