Lorenzo di Bicci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lorenzo di Bicci
(1350-1427)
"Madono kun la Infano kaj la anĝeloj" (1405-1410), Fajnarto Muzeo de San Francisco, Kalifornio.
"Madono kun la Infano kaj la anĝeloj" (1405-1410), Fajnarto Muzeo de San Francisco, Kalifornio.
Persona informo
Naskiĝo 1350
en Florenco, Respubliko de Florenco
Morto 1427
en Florenco, Respubliko de Florenco
Lingvoj itala [#]
Alma mater "Gildo de Sankta Luko"
Familio
Infanoj Bicci di Lorenzo [#]
Parencoj Neri di Bicci [#]
Profesio
Okupo pentristo [#]
Aktiva en Florenco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lorenzo di Bicci (1350-1427) estis itala pentristo meze de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Preskaŭ ĉiuj pentraĵoj atribuitaj de Vasari al Lorenzo di Bicci estis faritaj de lia filo Neri di Bicci. En aliaj aspektoj ankaŭ lia biografio estas plena je miskomprenoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia produktado koncentriĝas inter 1380 kaj 1427, kiam li estis la mastro de grava laborejo de artistoj-metiistoj, kiuj daŭrigis la agadon dum tri generacioj kun la filoj "Neri di Lorenzo" kaj "Bicci di Lorenzo" (ĉi-lasta heredis la laborejon ĉirkaŭ 1405) kaj lia nevo "Neri di Bicci".

Trejnita laŭ Vasari kun Spinello Aretino (1350-1410), eĉ se lia verko neniam atingas sian esprimpovon, li ĝenerale enkadriĝas kiel tradicia malfrua ano de la arta linio de Andrea Orcagna (1310-1368) kaj Taddeo Gaddi.

Bildo de Lorenzo di Bicci.

Li estis la plej ŝatata artisto de Niccolò da Uzzano (1359-1431), por kiu li kreis ciklon de freskoj en la preĝejo de Sankta Lucia dei Magnoli kaj triptikon, nun perditajn verkojn. Por sia patrono li probable ankaŭ projektis la familian palacon kaj la sidejon de la Sapienza, kolegio por kvindek studentoj de la Universitato de Florenco.

Sennombraj verkoj liaj restas disaj tra la tuta florenca teritorio, eĉ se multaj el tiuj, kiuj estis konsiderataj liaj ĉefverkoj perdiĝis, tiel kiel la multaj cikloj de freskoj en diversaj prestiĝaj florentinaj preĝejoj. Foje li ankaŭ pritraktis arkitekturon, projektojn por vitraloj, kasonoj ktp. En 1386 li estas memorigita kun Spinello kaj Agnolo Gaddi kiel la projektisto de iuj statuoj por la Katedralo de Florenco, eble destinitaj por la fasado.

Alia verko, datigebla je 1385-1390, estas "Madono kun Infano" inter du anĝeloj, devenanta el la preĝejo de San Bartolomeo a Palazzolo kaj nun konservita en la Muzeo de Sankta Arto de Tavarnelle Val di Pesa. En la preĝejo de San Michele en Volognano estas unu el liaj verkoj, la Madono kun la Infano.

Li laboris en Florenco en la preĝejo de la Sankta Triunuo, en Orsanmichele (volboj), en Santa Margherita de 'Cerchi kaj en la tabernaklo de la Madonnone; en Fiesole en la monaĥejo de San Domenico, en Empoli, en la preĝejo de Sankta Stefano, en Loro Ciuffenna, en Colle Val d'Elsa. Liaj verkoj troveblas en la Preĝejo de Sankta Ambrogio, en Florenco, en la Muzeo de la Kolegiata Preĝejo de Sant'Andrea en Empoli (la Krucumo el 1399, kaj la Ĉieliro de la Virgulino donanta la zonon al Sankta Tomaso).

Poste, en 1399, devenante elde la Preĝejo de Sankta Stefano, kapelo de Sankta Helena, en Empoli, kaj nun konservata en la Muzeo de la Kolegiata Preĝejo de Sankta Andreo en la sama urbo. Ankaŭ en la Museo della Collegiata, ni ankaŭ povas admiri, venante ankaŭ elde la preĝejo de Santro Stefano (1395-1400).

En 1409 li enskribiĝis en la Gildo de Sankta Luko.

Vasari aludis al sia figuro en la "Vivoj", poste vastigis sian biografion en la eldono de 1568, sed konfuzis sian biografion kaj sian verkon kun tiu de sia filo, Bicci di Lorenzo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]