Los Rábanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Los Rábanos (Sorio))
Los Rábanos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42191
Demografio
Loĝantaro 447  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 2° 29′ U (mapo)41.716388888889-2.4763888888889Koordinatoj: 41° 43′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 022 m [+]
Areo 101,53 km² (10 153 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Rábanos (Provinco Sorio)
Los Rábanos (Provinco Sorio)
DEC
Los Rábanos
Los Rábanos
Situo de Los Rábanos
Los Rábanos (Hispanio)
Los Rábanos (Hispanio)
DEC
Los Rábanos
Los Rábanos
Situo de Los Rábanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Rábanos [+]
vdr

Los Rábanos [losRAbanos] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco. La loknomo Los Rábanos estas etimologie komprenebla kiel La Rafanoj kaj tiukadre estas tri rafanoj sur verda fono en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
Loko de Los Rábanos en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 101,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 465 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo, sed iom supreniris en la 1970-aj jaroj, kaj poste malsupreniris.

Ĝi distas 9 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Los Rábanos, Miranda de Duero, Navalcaballo kaj Tardajos de Duero.

En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 24 hektaroj, nome 1 % de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romiaj vilaoj kaj de gvatoturoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Frua mencio estis Los Revanos.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Navalcaballo kaj Tardajos de Duero.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, horloĝturo, ermitejoj, blazondomoj kaj groto kun prahistoriaj restaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]