Lotta Engberg
Aspekto
| Lotta Engberg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Anna Charlotte Pedersen |
| Naskiĝo | 5-an de marto 1963 (63-jaraĝa) en Överkalix en la historia provinco Norrbotten, en Esperanto Norda Botnio de Svedio |
| Lingvoj | sveda |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Anders Engberg (mul) |
| Amkunulo | Mikael Sandström (en) |
| Okupo | |
| Okupo | ŝlagristo diskografa artisto pianisto televida prezentisto dancbanda kantisto |
| TTT | |
| Retejo | https://www.lottaengberg.se |
Lotta ENGBERG - naskiĝis la 5-an de marto 1963 en la komunumo Överkalix en la historia provinco (svede landskap) Norrbotten aŭ en Esperanto Norda Botnio de norda Svedio - estas sveda kantistino.[1] Ŝi partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1987.

La kanto origine nomiĝis Fyra Bugg och en Coca-Cola, "Kvar "cimoj" kaj Koka-kolao", sed antaŭ la internacia finalo estis ŝanĝita al "Boogaloo" - [BUgalu], vorto sen signifo - ĉar la origina titolo enhavis la norvegan-svedan maĉguman markonomon "Bugg" same kiel markonomon de la usona trinkaĵa firmao Koka-kolao en la titolo kaj konsideriĝis tro komerce reklama.[2]

