Louis Bernacchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Bernacchi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1876 (1876-11-08)
en Schaarbeek
Morto 24-an de aprilo 1942 (1942-04-24) (65-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko TasmanioAnglio
Ŝtataneco BelgioAŭstralio
Alma mater The Hutchins School • Universitato de Melburno
Subskribo Louis Bernacchi
Familio
Infano Brook Bernacchi
Okupo
Okupo astronomo • esploristo • fizikistoentreprenistopolitikisto • verkisto de nefikcio
vdr

Louis Charles BERNACCHI (n. la 8-an de novembro 1876 - m. la 24-an de aprilo 1942) estis belga fizikisto kaj astronomo. Li plej famiĝis pro sia partopreno al pluraj ekspedicioj al Antarkto. Li naskiĝis en Belgio sed estis edukita en Hobarto (Tasmanio), post la elmigrado de sia familio.

Bernacchi unue aniĝis al la ekspedicio Southern Cross de Carsten Borchgrevink inter 1898 kaj 1900. Li denove estis la fizikisto de la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott inter 1901 kaj 1904. La Reĝa Geografia Societo poste atribuis al li sian Antarktan Medalon.