Louis Lecoin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Louis Lecoin

Louis Lecoin (Ludoviko Lekŭeno; naskiĝis la 30-an de septembro 1888 en Saint-Amand-Montrond en departemento Cher de Francio; mortis en 1971) estis franca aktivulo, anarkiisto kaj pacisto. De lia agado originas la Franca Pacista Unuiĝo (france Union pacifiste de France), nuna franca sekcio de la Internacio de Militrifuzantoj (angle War Resister's International).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kreskinta en malriĉega familio, en kiu la gepatroj ne kapablis legi, li mem studis nur ĝis sukceso de la plej baza lernejdiplomo. Li iĝis preskorektisto kaj antaŭe laboris kiel manlaboristo, ĝardenisto, cementisto (li ankaŭ komence almozis). Li ligiĝis al laboristino ĉe la poŝtoficejoj, Mario Morando (Marie Morand) kaj kun ŝi vivis ĝis ties morto en 1958. Kune ili faris filinon, Ĵozeto. Dum sia vivo li kreis aŭ kontribuis al diversaj revuoj: Kio direndas (Ce qu'il faut dire), La Liberecano (La Libertaire), Defendo de la Homo (Défense de l'Homme) kaj Libereco (Liberté).

Pro siaj ideoj li pasigis dekdu jarojn el sia vivo en malliberejoj. Oktobre 1910, tiam juna soldato, li ricevas ordonon fiaskigi strikon de fervojistoj. Li rifuzis, kaj tio kostis al li ses monatojn da mallibereco.

Post malsoldatiĝo en 1912, li reiras al Parizo kaj iĝas, post konatiĝo kun la liberecanaj medioj, sekretario de la Komunista Anarkiista Federacio (Fédération Anarchiste Communiste).

Dum la unua mondmilito li estis kondamnita je 5-jara militprizono kaj je 18 monatoj en malliberejo pro akuzo je atenco al la publika ordo.

En la 1920-aj jaroj, li batalis favore al Durruti kaj Ascaso, anoj de CNT ke ili ne estu ekstradiciitaj el Francio, akuzitaj je atencopretigo kontraŭ la hispana reĝo Alfonso la 13-a. Ne estis ekstradicio.

En 1921, dum la kongreso de ĜKL (Ĝenerala Konfederacio de laboro, france CGT: Confédération Générale du Travail) en Lilo, ĉar minacis kunbastonaj kamaradoj, li plurfoje pafis ĉielen por ebligi al la revoluciaj sindikatistoj libere esprimiĝi.

Du el liaj bataloj eĥis mondskale:

  • unua estis por defendo de tri aktivuloj el la hispana Nacia Konfederacio de Laboro (Confederación Nacional del Trabajo): Bŭenaventuro Durutio (Buenaventura Durruti), Gregorjo Ĥovero (Gregorio Jover) kaj Francisko Askaso (Francisco Ascaso), kiujn postulis Argentino kaj diktatora Hispanio, ĉar ilin akuzis, ke ili planis atencon kontraŭ la hispana reĝo Alfonso la 13a, kiu devis viziti Francion. En Francio oni arestis ilin pro malpermesita surhvo de armiloj. Lekŭeno organizis Komitaton de rifuĝrajto kaj implikis la Ligon pri homaj rajtoj. Post longa batalo li sukcesis malebligi la forpelon eksterlanden de la tri homoj.
  • Dua (fakte parte samtempa) estis favore al Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti, kiujn tamen perelektre ekzekutis Usono la 23an de 1927. Sekve Lekŭeno skandalis dum la kongreso de la Usona Legio (angle American Legion), kiu kunigis la eksajn usonajn batalintojn de unua mondmilito: post eniro danke al militista vestiĝo (ĉar Lekŭenon spionis la polico), li instaliĝis en la kongresejo. Kiam la prezidanto ekparolis, Lekŭeno leviĝis kaj trifoje ripetis « Gloron al Sako kaj Vanzetio! ». Oni arestis lin. Nelonge.

Tuj ĉe la komenciĝo de la dua mondmilito, Ludoviko Lekŭeno verkis flugfolion titolitan « Paco tuj » kaj ĝin subskribigis de famaj artistoj. Pro tio li estis malliberigita ĝis 1943.

Kontraŭ militservo[redakti | redakti fonton]

Post la milito li fondis subtenkomitaton por Gario Daviso (Garry Davis) por krei Mondan civitanecon. Lekŭeno komencas en 1958, post la morto de lia kunulino, kamapanjon favore al kreo de statuto por la militrifuzantoj. Alberto Kamuso (Albert Camus) aktive partoprenis en tiu kampanjo, ĝis kies fino li ne vivis. La registaro (kies prezidanto De Gaŭlo (De Gaulle) mem eldiris sian simpation al la afero) rifuzis plenumi la faritan promeson kaj do la unuan de junio 1961, Ludoviko Lekŭeno komencis manĝstrikon je aĝo de 74 jaroj. Tiu striko ekis kun ĝenerala indiferento, sed, post kelkaj tagoj, li ricevis subtenon de la amasĵurnaloj, notinde de la Katenita anaso (Le Canard enchaîné), en kiu Henriko Ĵanson alvokis la intelektaj eminentuloj per trafa artikolo titolita: « Hej! La egfaŭkuloj! Ĉu vi lasos Ludovikon Lekŭenon morti? ». Tiam Lekŭeno estis trude enhospitaligita. Je la 21a tago, la Ĉefministro Georges Pompidou transdonis al li promeson, ke leĝmalneto estos proponita al la Parlamento. Sed tio komence ne sufiĉis al Lekŭeno, kiu daŭrigis sian strikon unu tagon pli. Aŭguste 1963, konstatante, ke la leĝpropono plu ne estis voĉdone akceptita, li minacis refari sian manĝstrikon. La registaro tiam cedis kaj la statuton oni promulgis la 23an de decembro 1963 kaj ĉiujn militrifuzantojn oni liberigis.

Lian nomon oni proponis por la nobel-pacpremio en la jaro 1964 sed li petis formeton por lasi pliajn ŝanĉojn al Martin Luther King

En la fino de sia vivo li plu batalis, ĉefe por liberiĝo de Hispanio el la frankista diktaturo kaj kontraŭ la koloniismo.

Louis Lecoin aŭtoras franclingvan membiografion "Autour d'une vie" (Pri iu vivo), aperinta en 1965.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Louis Lecoin De prison en prison (propra eldono, Parizo), 1946 OCLC 83876403
  • Louis Lecoin, Le cours d'une vie (propra eldono, Parizo), 1965, OCLC 8323032
  • Louis Lecoin, La Nation face à l'armée OCLC 78631444
  • Louis Lecoin, Écrits de Louis Lecoin (Union pacifiste, Parizo), 1974, OCLC 122408440
  • Sylvain Garel, Louis Lecoin et le mouvement anarchiste (Volonté anarchiste, Fresnes), 1982.
  • Jean-Claude Lemonnier, Louis Lecoin combattant de la Paix (Anima, Saint-Amand-Montrond), 1991.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]