Louis Antoine de Saint-Just

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Louis de Saint-Just)
Louis Antoine de Saint-Just
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1767 (1767-08-25)
en Decize
Morto 28-an de julio 1794 (1794-07-28) (26-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo senkapigo
Tombo Errancis Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Reims University
Okupo
Okupo politikistoverkisto • revoluciulo • poeto
vdr

Louis Antoine Léon de Saint-Just (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1767(nun 1767-08-25) en Decize, Francio, mortis la 28-an de julio 1794 en Parizo) estis milita kaj politika gvidanto dum la franca revolucio. La plej juna deputito elektita en la Nacia Konvencio en 1792, Saint-Just rapide altiĝis en ĝiaj rangoj kaj fariĝis grava gvidanto de la registaro de la Unua Respubliko de Francio. Li gvidis la movadon por ekzekuti la Reĝon Ludoviko la 16-a kaj poste redaktis la radikalan Francan Konstitucion de 1793.

Li fariĝis proksima amiko de Maximilien Robespierre, kaj servis kun li kiel unu el la komisaroj de la potenca Komitato por publika savado. Sendita kiel komisaro al la armeo dum ĝia malfacila komenco en la Francaj revoluciaj militoj, Saint-Just postulis severan disciplinon, kaj li estis kreditita de multaj por la posta reviviĝo de la armeo ĉe la fronto. Reen en Parizo, li prizorgis la firmigon de la potenco de Robespiero per senkompata kaj sanga programo de timigo. En lia relative mallonga tempo sur la historia scenejo, Li fariĝis la daŭra publika vizaĝo de la Teroro kaj estis kromnomita la "Anĝelo de Morto" fare de postaj verkistoj. Saint-Just organizis la arestojn kaj procesojn de multaj el la plej famaj figuroj de la Revolucio.

Saint-Just estis arestita en la perforta epizodo de la 9-a de Termidoro kaj ekzekutita la sekvan tagon kun Robespiero kaj iliaj aliancanoj. En multaj historioj de la Revolucio, iliaj mortoj per gilotino signas la finon de la Regno de Teroro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]