Saltu al enhavo

Lourdes Ortiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lourdes Ortiz
Persona informo
Lourdes Ortiz
Naskonomo Lourdes Ortiz Sánchez
Naskiĝo 4-an de marto 1943 (1943-03-04) (81-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jesús Munárriz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
tradukisto
politikisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, literary translation (en) Traduki kaj dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lourdes ORTIZ Sánchez (Madrido, 24a de marto​ de 1943) estas hispana verkistino, dramaturgo, romanisto, eseisto kaj tradukistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis dektri-jaraĝa, liaj gepatroj separiĝis kaj, dum ŝia patro instaliĝis en Parizo, Lourdes restis kun sia patrino en Madrido. Estante 19-jaraĝa, ŝi edziniĝis al la poeto Jesús Munárriz, kun kiu ŝi havis filon. Ŝi gradiĝis en Geografio kaj Historio en la Komplutensa Universitato kaj laboris kiel instruistino de Historio kaj de Sociologio de Arto en la UNED kaj en la Fakultato de Ĵurnalismo de Madrido. Ekde 1976 ŝi estis profesorino de Teorio kaj Historio de Arto en la Real Escuela Superior de Arte Dramático de Madrido, kies direktorino ŝi estis (1991-1993).

Kun sia tiama edzo, ŝi aliĝis el la tiam eksterleĝa PCE en 1962, sed ŝi abandonis ĝin post la invado de Prago fare de Sovetunio en 1968. En 1973 ŝi separiĝis disde Jesús Munárriz, kaj poste divorcis. Poste ŝi havis longan rilaton kun la filozofo Fernando Savater, kaj en la 1980-aj jaroj kun la aktoro kaj verkisto Daniel Sarasola. En 1989 ŝi aliĝis kiel sendependulo en la koalicio Izquierda Unida de kiu ŝi eliris definitive post naŭ monatoj, kaj ekde tiam forlasis aktivan politikon. Ŝi kunlaboris en ĵurnaloj kiel El País, El Mundo, Diario 16 kaj en diversaj revuoj kaj aliaj publikaĵoj. Ŝi partoprenis ofte en babilrondoj de radio kaj televido. Ŝi verkis teatron, romanojn (kelkaj el ili historiaj, prikrimaj kaj metafikciaj), eseon kaj novelojn.

Ŝiaj plej oftaj temoj pritraktis feminismon, povon, homajn rilatojn kaj eĉ, kvankam tre atenta al la aktualo, ŝi traktis ofte klasikajn mitojn kaj historion. En 1995 ŝi estis finalisto de la premio Planeta pro la romano La fuente de la vida.[1] Ŝi tradukis el la franca vrekojn de verkistoj kiel Sade, Flaubert, Tournier, ktp.[2][3][4]

  • Las murallas de Jericó (1980), finalista de la Premio Aguilar de Teatro de 1978.
  • Penteo (1982)
  • Fedra (1983)
  • Cenicienta (1986)
  • Yudita (1986)
  • Electra-Babel (1991)
  • El cascabel al gato (1994)
  • El local de Bernardeta A (1994, parodio de La casa de Bernarda Alba, de Federico García Lorca)
  • Dido en los infiernos (1996)
  • La guarida (1999). Vekinta de la Unua premio "El Espectáculo teatral".
  • Rey loco (1999)
  • Olivia y Macedonia, 1995, nepublikigita.
  • Las manos de Velázquez, 2006
  • Cara de niño, 2002.
  • La liberta. Una mirada insólita sobre Pablo y Nerón, 1999.
  • La fuente de la vida, 1995, finalista de la premio Planeta.
  • Antes de la batalla, 1992.
  • Arcángeles, 1986.
  • Urraca, 1982.
  • En días como éstos, 1981 (reeldonita en 2015)
  • Picadura mortal, 1979.
  • Luz de la memoria, 1976.
  • Andrés García, de 19 años de edad, 1969 (nepublikigita)
  • El sueño de la pasión (Los cambios en la concepción y la expresión de la pasión amorosa a través de los grandes textos literarios de la tradición occidental. Desde la Antigüedad hasta el siglo XIX), 1997.
  • Camas, un ensayo irreverente, 1989.
  • Conocer Rimbaud y su obra, 1979.
  • Comunicación crítica, 1977.
  • Larra; escritos políticos, 1967.
  • La caja que no pudo ser (1981)
  • Los motivos de Circe (1988)
  • Fátima de los naufragios (1998)
  • Ojos de gato (2011)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «El periodista Fernando G. Delgado gana el Planeta con la novela «La mirada del otro»--Lourdes Ortiz finalista con «La fuente de la vida»». ABC. 16a de oktobro 1995. Konsultita la 15an de okitobro 2016.
  2. Lourdes Ortiz en escritoras.com, alirita la 15an de oktobro 2016, arkivita en [1] la 6an de oktobro 2017
  3. Lourdes Ortiz en Biografías y vidas, alirita la 15an de oktobro 2016
  4. Lourdes Ortiz en compartelibros.com, alirita la 15an de oktobro 2016, arkivita en [2] la 19an de oktobro 2016

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]