Ludányhalászi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludányhalászi (ludAnjhalAsi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Szécsény. "Halász" signifas: fiŝisto. Ludányhalászi estas 6 km-ojn longa, kiu estas la plej longa vilaĝo de Hungario.

Kastelo kaj preĝejo de Ludányhalászi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ludányhalászi situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo kaj fervojo Balassagyarmat-Ipolytarnóc. Budapeŝto troviĝas en distanco de 90 km. Szécsény de 5 km. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis unuafoje menciita en 1250 en formo "Halászi", sed apude estis ankaŭ vilaĝo "Ludány". Ekde 1552 ili apartenis al la Osmana Imperio. Iam Ludány estis disigita al Felső- kaj Alsó-Ludány (=Supra kaj malsupra Ludány). Post Traktato de Trianon ambaŭ vilaĝoj trovis sin apud al la nova landlimo. En 1948 unuigita vilaĝo naskiĝis, kies nomo iĝis Ludányhalászi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]