Ludo de tronoj (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludo de tronoj)


Ludo de tronoj
televida serio
Originala titolo Game of Thrones
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Fantasto
Kreita de David Benioff
D. B. Weiss
Muziko de
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 73
Daŭro sen reklamoj 50 ĝis 65 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 17-an de aprilo 2011
Eksteraj ligiloj
http://www.hbo.com/game-of-thrones
ĉe IMDb
vdr

La Ludo de tronoj (angle Game of Thrones) estas usona fantasta televida serio kreita de David Benioff kaj D. B. Weiss por HBO. Ĝi estas adapto de A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro), romanserio verkata de George R. R. Martin ekde 1996.

Ĝi estas filmata en studio en Belfasto kaj aliloke en Nord-Irlando, Malto, Skotlando, Kroatio, Islando kaj Maroko. Ĝi estis unufoje elsendita en HBO en Usono la 17-an de aprilo 2011. La kvara sezono komencis elsendiĝi en aprilo 2014, kaj tuj poste HBO renovigis la serion por du pliaj sezonoj[1].

Game of Thrones, okazanta en la fikciaj kontinentoj Westeros kaj Essos je la fino de dekjara somero, intermiksas plurajn intrigojn. La unua estas la anoj de pluraj nobelaj familioj en civila milito por la Fera Trono de la Sep Reĝlandoj; la dua temas pri la kreskanta minaco de proksimiĝanta vintro kaj de la mitaj estuloj de la Nordo; la tria rakontas la provon de la ekzilita lasta reprezantino de la reĝa linio repreni la tronon. Per siaj morale dubindaj ĉefrolantoj, la serio esploras problemojn de socia hierarkio, religio, lojaleco, koruptado, civila milito, krimo, peko, puno kaj sekseco.

Game of Thrones akiris nekutime grandan kaj aktivan komunumon de ŝatantoj. Ĝi ricevis favorajn recenzojn, kvankam ĝia uzo de nudeco kaj perforto kreis disputojn. La serio gajnis multajn premiojn kaj nomumojn, interalie nomumon por Primetime Emmy Award por elstara drama serio en la unuaj tri sezonoj, nomumon por la Premio Ora Globo por la plej bona televida serio aŭ dramo, Hugo Award por la plej bona drama prezentaĵo kaj Peabody Award. Inter la aktoroj, Peter Dinklage gajnis Primetime Emmy Award por elstara grava aktoro en drama serio kaj la Premion Ora Globo por plej bona grava aktoro en serio, serieto aŭ televida filmo, danke al sia rolo kiel Tyrion Lannister.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La serio sekvas la intrigojn de pluraj nobelgentoj kiuj postulas la kronon kaj kontrolon de la sep imagaj regnoj de la kontinento Westeros. La intrigo traktas la politikajn kaj perfortajn luktojn de tiuj nobelgentoj por la trono. Kun la komenco de la serio, du pliaj intrigoj aperas, unu kiu okazas en la regiono nomita "la frosta nordo" kaj traktas la minacon de vintro kaj la revenon de legendaj monstroj nomitaj "la blankaj movantoj" kaj ilia reĝo "la reĝo de la nokto" kies potenco pliiĝas kiam vintro alproksimiĝas. Alia intrigo okazas sur la orienta kontinento nomita Essos kaj traktas la provon de la lasta heredonto de la antaŭa reĝa linio de Westeros por reveni al la regno kaj repreni la kronon.

Uzante kompleksajn ĉeffigurojn kies instigoj estas komplikaj, la serio esploras temojn de socia klaso, religion, militon, pekon kaj punon, kaj seksecon. Kaj en la televidserialo kaj en la originaj libroj sur kiuj la serio estas bazita, la roluloj kaj la progresado de la intrigo estas derivitaj de gamo da periodoj en la historio de Eŭropo. Ekzemple, inspiro por la rivaleco inter la Stark kaj Lannister-familioj, tirita de la Militoj de la Rozoj (1455-1485), inter la Lankastroj kaj Jorkoj. Westeros, kun ĝiaj kasteloj, konstruaĵoj kaj kavaliraj turniroj, baziĝas sur Okcidenta Eŭropo en la Mezepoko.

La rolulo de Cersei Lannister estas bazita sur Izabela, Princino de Francio (1295-1358). Tamen, la serio asimilas aliajn fontojn de inspiro, kiel ekzemple: Hadriana Muro, kiu gajnis la intrigon de la serio la nomon "La Granda Muro", la falo de Romo, la legendo de Atlantido, islandaj sagaoj de la tempo de la vikingoj (la homoj de la Feraj Insuloj), kaj la mongola kavalerio kiuj estis reprezentitaj en la serio en la formo de La Dothraki-triboj (la Khalsar). Pliaj elementoj estas desegnitaj el la Centjara Milito (1337-1453) kaj la Itala Renesanco (1400-1500). Multaj kredas, ke la sukceso de la serio devenas de la talento de Martin kombini ĉi tiujn elementojn en kredinda kaj konvinka intrigo.

Sezonĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Unua Dua Tria Kvara Kvina Sesa Sepa Oka
1 Alvenontas la vintro La nordo memoras Valar Doaheris Du glavoj La venontaj militoj La ruĝa virino Drakoŝtono Winterfell
2 La reĝvojo La noktolandoj Nigraj flugiloj, nigraj vortoj La leono kaj la rozo La Homo de Blanko kaj Nigro Hejmo Ŝtormenaskita Kavaliro de la Sep Reĝlandoj
3 Sinjoro Neĝo La mortito ne morteblas La Puna Marŝado Ĉentranĉistino La Alta Pasero Malĵuranto La Justeco de la Reĝino La Longa Nokto
4 Kripuloj, bastardoj kaj rompitoj Ostoĝardeno Jen lia viglo finis Ĵuranto La harpidoj La libro de la Malnormalo La boteto de milito La Lasta de la Starks
5 La lupo kaj la leono La fantomo de Harenhalo Fajrkisita La unua Murdu la knabon La domo Eastwatch The Bells
6 Ora krono La novaj Gedioj kaj la Malnovaj La grimpado La leĝo dia kaj homa Ne kurvigiota,ne fleksota, ne rompota. Mia sango Preter la Muro The Iron Throne
7 Aŭ vi sukcesas aŭ vi mortas Malhonora viro La urso kaj la knabino Mokbirdo La donaco La rompita viro La Drako kaj la Lupo
8 La pika ekstremo La reĝido de Vintrujo La duaj filoj La Monto kaj la Vipero Hejmaĉo Neniu
9 Baelor Nigraakvo La pluvoj de Kastemareo La Murgardo La drakdanco La batalo de l' bastardoj
10 Fajro kaj sango Valar' Morgulis Miŝa La Infanoj La graco de la Patrino Vintrovento

Indas plilongigi...

Aktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Peter Dinklage
Dosiero:Emilia Clarke (March 2013) (headshot).jpg
Emilia Clarke

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eric Goldman (2014-04-08). Game of Thrones Renewed for Season 5 and Season 6 (angle). IGN. Alirita 2014-04-16.