Ludwig Gabillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludwig Gabillon, litografio de Josef Kriehuber, 1860

Johann Otto Ludwig GABILLON (naskiĝinta la 16-an de julio 1825 en Güstrow-Neu Strenz, mortinta la 13-an de februaro 1898 en Vieno) estis germana aktoro kaj teatra reĝisoro.

Komencoj kiel artisto[redakti | redakti fonton]

Estante filo de hugenoto Gabillon aliĝis al la teatrotrupo de Bethmann en Rostock en 1844 kiel ĥoristo kaj statisto. Julius Mosen dungis lin en 1846 por la Kortega teatro de Oldenburg kie Gabillon unuafoje ricevis porartistan subtenadon. En 1848 li venis kiel juneca heroo kaj amanto al Schwerin, kun la sama rolo poste al Kaselo (1849) kaj Hanovro (1851) por ludi pli grandajn partojn. En 1853 invitis lin Heinrich Laube gastludi en la viena Burgoteatrejo; tiun inviton Gabillon akceptis malantaŭ alia gastludo en Londono.

Kariero en Vieno[redakti | redakti fonton]

Finfine dungis lin Laube perceptante kek Gabillon pli taŭgus ankoraŭ por la karakterluda fako. Sekve estis donitaj al Gabillon la plejparto de la Dawison-roloj. Ĝismorte Gabillon restis membro de la Burgoteatrejo ludante 322 rolojn. Li ja apartenis al la t.n. juna gvardio de Laube sed orientiĝis pli pri aktoroj el la antaŭa teatrestrada tempo de Joseph Schreyvogel (Anschütz, Löwe, La Roche, Fichtner).

La plej bonaj novigoj de Gabillon fariĝis en flankaj roloj ekzakte konvenaj al lia karaktero: uloj vivoplenaj kaj fortecaj kiujn li personigis kun profundeco, humuro (respektive demoneco) kaj akuratecego. Sed ankaŭ en salonaj teatraĵoj Gabillon furoris. Li estis de granda alteco kaj lia forteco estis admireblis kaj dum sportado kaj sur la scenejo. Lia plej konata rolo estis verŝajne Hagen Tronje en la teatraĵo Die Nibelungen de Friedrich Hebbel: la verkisto mem admiris la fulmotondrecon de la surscenigita rolo!

Ekde 1856 Laube tamen preferis la aktoron Josef Lewinsky malfavore al Gabillon. Sub la teatra estrado de Franz von Dingelstedt Gabillon iĝis reĝisoro (1876) kaj posteulo de August Förster. Li iĝis de ĉiuj ŝatata reĝisoro de klasikaj verkoj, ankoraŭ sub Adolf von Wilbrandt.

Karitata agado[redakti | redakti fonton]

En 1870 Gabillon fondis kun Adolf von Sonnenthal kaj Förster la Societon Schröder por subteni maljunajn kaj helpobezonantaj aktoroj. Tiun societon Gabillon estris multajn jarojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • En la viena urbodistrikto Ottakring nomitis stratoj por lia kaj lia dua edzino Zerline Gabillongasse (la unua edzino estis la aktorino Johanna von Zahlhaas)
  • Portretoj de li kaj lia edzino troviĝas en la galerio de la Burgoteatrejo.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Indianer - Die Sonnenjungfrau (August von Kotzebue)
  • Melchthal - Wilhelm Tell (Friedrich Schiller)
  • Ingomar - Der Sohn der Wildnis (Friedrich Halm)
  • Wilhelm - Leonore (Karl von Holtei)
  • Kosinsky - Die Räuber (Friedrich Schiller)
  • Don Cesar - Donna Diana (Joseph Schreyvogel)
  • Romeo - Romeo und Julia (William Shakespeare)
  • Cäsar - Julius Cäsar (William Shakespeare)
  • Hinko - Hinko (Charlotte Birch-Pfeiffer)
  • Ferdinand - Egmont (Johann Wolfgang von Goethe)
  • Hagen - Die Nibelungen (Christian Friedrich Hebbel)
  • Sonnenkönig - Urbild des Tartüffe (Karl Gutzkow)
  • Don Lope - Der Richter von Zalamea (Pedro Calderón de la Barca)
  • Don Pedro - Preciosa (Pius Alexander Wolff)
  • Delobelle - Fromont & Risler (Alphonse Daudet)
  • Kattwald - Weh dem, der lügt! (Franz Grillparzer)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Garr, Eine Schauspielerbiogr., in: Bühne u. Welt 2, 1900
  • L. Speidel, in: Schauspieler, 1911; Aus d. alten u. neuen Burgtheater, 1920
  • S. Loewy, Der grimme Hagen vom Michaelerplatz, in: Neues Wiener Journ. v. 14.11.1920
  • P. Schlenther, in: Schrr. d. Ges. f. Theatergesch. 40, 1930;
  • G. Heinrich, L. G.s erste Frau: Johanna v. Zahlhaas, Eine Vergessene, in: Neues Wiener Journ. v. 10.3.1925.
  • L. Hevesi, Z.G., ein Künstlerleben, 1894; S. Loewy, Die scharfe Dame d. Burgtheaters, in: Neues Wiener Journ. 1.8.1920.
  • Helene Bettelheim-Gabillon: Ludwig Gabillon. Tagebuchblätter, Briefe, Erinnerungen. Wien 1900 (Surrete).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]