Ludwik Wittchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwik Wittchen
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1871 (1871-10-19)
en Pszczew
Morto 17-an de aprilo 1940 (1940-04-17) (68-jaraĝa)
en ekstermejo Oranienburg
vdr

Ludwik WITTCHEN (naskiĝis la 19-an de oktobro 1871 en Pszczew (Distrikto Międzyrzecki), mortis la 17-an de aprilo 1940 en koncentrejo Oranienburg) estis unu el ĉefaj aktivuloj de pola diasporo, kaj poste membro de la Asocio de Poloj en Germanio.

Ludwik Wittchen devenis de loka kamparana familio de generacioj ligita kun la tero de Międzyrzecz. La patro de Ludwik estis mezriĉa agrikulturisto en Pszczew. Post fino de baza lernejo Ludwik laboris en la familia bieno, kiun transprenis post morto de la patro kune kun muelejo.

Ludwik Wittchen apartenis al la plej aktivaj sendependaj agantoj en Pszczew. Dum manifestacioj agitis por religo de Pszczew al Pollando. Aŭguste 1919 kun aliaj samlandanoj je la nomo de pola loĝantaro transdonis al delegitaro de Internacia Landlima Komisiono memorialon kun la protesto kontraŭ decidoj de la Traktato de Versajlo lasantaj Pszczew kune kun ĉirkaŭaĵoj en Germanio. Li ankaŭ intervenis en Supera Popola Konsilio en Poznań. En la domo de Wittchen oni redaktis kaj subskribis en 1919 leterojn por alligo de Pszczew kun ties ĉirkaŭaĵoj al Pollando.

Wittchen ligis kontaktojn kun la Dua Pola Respubliko, venigis kaj distribuis polajn librojn kaj revuojn, en tio materialojn por infanoj kaj gepatroj. Li konsciigis polajn gepatrojn por ke ili uzu la polan lingvon kaj instruu ĝin al infanoj enhejme dum privataj konversacioj kaj dum publikaj renkontoj.

En 1939, dum censo, li konvinkis polojn ne timi pri sia vera identeco avertante ankaŭ kontraŭ falsaĵoj. Samjare gestapo traserĉis lian domon.

Ludwik Wittchen estis arestita la 17-an de septembro 1939 kaj forveturigita kun aliaj polaj aktivuloj al koncentrejo Oranienburg, kie estis batata ĝis sveno pro kio mortis la 17-an de aprilo 1940. Liaj postrestaĵoj restis en Oranienburg. Oni ne permesis al la familio venigi ilin al Pszczew. La edzino de Wittchen, Maria Misiewicz, estis forveturigita al trudlaboro al Frankfurto ĉe Odro. Liberigita post kelkaj semajnoj pro sia sano kaj sanstato de siaj infanoj ŝi revenis al la familio. Ilian bienon transprenis germana agrikulturisto, bruligante ĝin fine de la dua mondmilito pro alproksimiĝanta fronto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Spod znaku Rodła" (El la signo de Rodło), kolektiva verko redaktita de Hieronim Szczegóła, Lubuskie Towarzystwo Naukowe (Lubuŝa Scienca Societo), Zielona Góra 1974
  • Franciszek Leśny, "Pszczewianie spod znaku Rodła", Migdal 2006