Saltu al enhavo

Asocio de Poloj en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Poloj en Germanio
emblemo
volontula asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1922 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bochum
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Asocio de Poloj en Germanio (pole Związek Polaków w Niemczech (ZPwN), germane Bund der Polen in Deutschland) estas pola diaspora organizaĵo en Germanio, ekzistanta de 1922. Celo de la organizaĵo estas leĝa reprezentado de poloj, germanaj civitanoj de pola nacieco aŭ deveno kaj de polaj asocioj ĉe la germanaj regopovoj. La ĉefa tasko de la asocio estas akiro por la pola loĝantaro plenajn rajtojn de nacia malplimulto kaj defendo de ties interesoj en ĉiuj kampoj de la socia vivo.

La organizaĵo estis fondita la 27-an de aŭgusto 1922, ĝia sidejo ĝis septembro 1939 estis nemoveblaĵo en Berlino ĉe la str. Potsdamerstraße 118b, Berlin W35. En la nova asocio la ĉefan rolon plenumis Jan Baczewski, reprezentanto de pola malplimulto de Orienta Prusio kaj Jan Kaczmarek de Vestfalio.

La 6-an de marto 1938 dum la Unua Kongreso de la Asocio de Poloj en Germanio, kiu okazis en Popola Teatro (Theater des Volkes) en Berlino, oni voĉdonis Kvin verojn de polo, kiuj formis idean fundamenton de la agado de la asocio. En la kongreso partoprenis 5 mil delegitojn.

Kun eksplodo de la dua mondmilito komenciĝis arestoj de la membroj. La asocio estis malfondita la 27-an de februaro 1940, kaj ĝia havaĵo konfiskita. Parton de la agantoj oni pafmortigis, kaj ĉ. 1200 enprizonigis en koncentrejoj. La tutan nombron de persekutitaj oni taksas ne malpli ol 2 000 personojn. Materiaj perdoj de la pola malplimulto en Germanio pro forpreno de la havaĵo egalas al taksite 8,45 milionoj da regnaj markoj.[mankas fonto]

Post la milito, en 1945 la asocio reaktiviĝis en la okcidenta okupada zono de Germanio. En 1950 la Asocio de Poloj en Germanio estis registrita en la Federacia Respubliko Germanio kun sidejo en Frankfurto ĉe Majno, kaj de 1956 la sidejo de la asocio estas Bochum. En 1950, rezulte de skismo fone de rilato al komunismaj regopovoj de tiutempa Pollando estiĝis Asocio de Poloj "Konkordo" (Związek Polaków "Zgoda") liganta rilatojn kun la Pola Popola Respubliko. Ĝis la nuna momento poloj ne reakiris oficialan statuson de malplimulto en Germanio. Sed la kultura situacio estas tute alia nun kompare al 1945 kaj antaŭe: ĉiuj loĝlokoj, en kiuj je pluraj generacioj vivis eĉ nur unuopaj polaj familioj, ekde 1945/1946 apartenis al la komunisma Pola Popola Respubliko kaj post 1990 transiris al la postkomunisma respubliko Pollando. En Germanio kunvivas familioj el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, inter ili ankaŭ multaj polaj aŭ precipe duonpolaj-duongermanaj (respektive duonpolaj-duonturkaj ktp.) familioj, kiuj en la Ŝangena zono povas libere translokiĝi kaj ankaŭ faras tion. Kiu volas, povas libere membriĝi en kulturaj kluboj por konservo de la pola lingvo kaj kulturo, kaj aparte por junaj infanoj en pli grandaj urboj de Germanio estas semajnfinaj lernejoj de la pola lingvo, kiu kutime ofertas instruadon en sabataj antaŭtagmezoj - tute same kiel estas similaj semajnfinaj lernejoj en la hispana, itala, greka, ukraina, rusa aŭ turka lingvoj, en aparte grandaj urboj eĉ de lingvoj de iom malpli la infanoj, kiel la portugala, rumana, kroata, hungara, japana, ĉina ktp. Eduki siajn infanojn dulingve germane kaj pole kutime ne estas iu ajn problemo, sed kompreneble la sukceso dependas laŭ tio ĉu la gepatroj volas tion - ankaŭ tio samas pri malplimultoj de polaj kaj duonpolaj infanoj same kiel pri infanoj de iuj ajn aliaj familiaj lingvoj.

Konataj aktivuloj

[redakti | redakti fonton]

Kunlaborantoj

[redakti | redakti fonton]


Distribuo de la 45 minuta dokumenta filmo, surbendigita okaze de la 95-a datreveno pri la polaj-germanaj rilatoj, estis malpermesita flanke de la germana ministerio pri kulturo kaj amasmedioj.[mankas fonto] Pro eventuala rompo de la malpermeso la Asocio estos punita - laŭ "Gazeta Polska Codziennie", "Niemcy znów przestraszyli się prawdy" (Germanoj denove ektimis la veron), 29-a de septembro 2017.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

en la pola:

en aliaj lingvoj:

  • Blanke, Richard. Orphans of Versailles: The Germans in Western Poland, 1918-1939 (U Kentucky Press, 1993).
  • Cyganski, Miroslaw. Nazi Persecutions of Polish National Minorities in the Rhineland-Westphalia Provinces in the Years 1933-1945, Polish Western Affairs (1976) 17#12 p. 115–138
  • Fink, Carole. Stresemann's Minority Policies, 1924-29, Journal of Contemporary History (1979) 14#3 p. 403–422 in JSTOR
  • Sobczak, Janusz. The Centenary Of Polish Emigration To Rhineland-Westphalia, Polish Western Affairs (1970) 11#1 p. 193–198.
  • Wrzesihski, Wojciech. "The Union of Poles in Germany (1922-1939)," Polish Western Affairs, (1968) 9#1 p. 19–43,
  • Wrzesiński, Wojciech. The Union of Poles in Germany and its Attitude to Problems of Consciousness of Nationality (1922-1939), Acta Poloniae Historica, 20 (1969), p. 52–74; in English.
  • Wynot, Edward D. The Poles in Germany, 1919-1939, East European Quarterly, 1996 30#2 p. 171+ online broad overview
  • T. Kaczmarek Polen und Deutschland. Von Nachbarschaft zu Partnerschaft, Bogucki, 2006. ISBN 978-83-60247-61-7

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]