Franciszek Myśliwiec
| Franciszek Myśliwiec | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | Sprentschütz (ekde 1945/1946 pole Sprzęcice) proksime de Groß Strehlitz (ekde 1945/1946 pole Strzelce Opolskie) en Sprzęcice |
| Morto | 6-an de novembro 1941 en Koncentrejo Dachau |
| Okupo | |
| Okupo | pastro |
Franciszek Myśliwiec (naskiĝis la 4-an de oktobro 1868 en Sprentschütz (ekde 1945/1946 pole Sprzęcice) proksime de Groß Strehlitz (ekde 1945/1946 pole Strzelce Opolskie), mortis la 6-an de novembro 1941 en koncentrejo Dachau) estis pola nacia aktivulo de la urbo Oppeln (ekde 1945/1946 pole Opole) en prusa Silezio, prezidanto de la Silezia sekcio de la Asocio de Poloj en Germanio, frato de Karol, katolika pastro kaj naciisma aganto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Franciszek Myśliwiec devenis de kamparana familio kun la polaj radikoj. Junaĝe li laboris en hejma mastrumo de la patro. Li engaĝiĝis al soci-ekonomia aktivado en Supra Silezio: en 1908 li kunfondis Popolan Bankon „Rolnik” (Terkulturisto) en Groß Strehlitz (ekde 1945/1946 pole Strzelce Opolskie), organizis polan gimnastikan societon "Sokół" (Falko) kaj distriktan strukturon de Pola Militista Organizaĵo de Supra Silezio. En la jaroj 1936-1939 li estis prezidanto de suprasilezia Unuiĝo de terkulturistoj kaj samtempe lasta prezidanto de la unua silezia sekcio de la Asocio de Poloj en Germanio anstataŭante Karol Koziołek.
En la periodo de Vajmara Respubliko li reprezentis polojn en distrikta sejmeto en Groß Strehlitzkaj delegito al suprasilezia metiista ĉambro.
Arestita post komenco de la dua mondmilito kaj enprizonigita en koncentrejo Buchenwald, li fine mortis en koncentrejo Dachau. Laŭ lia nomo oni nomis straton en Opole–Groszowice, Zdzieszowice kaj Staniszcze Małe, kaj ankaŭ placon en Kamień Śląski apud Gogolin. Li estas patrono de la publika bazlernejo en Izbicko (distrikto Strzelce).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- „Polski Słownik Biograficzny” (Pola Biografia Vortaro), volumo XXII, Varsovio 1977

