Luis Alfredo Ramos Botero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Alfredo Ramos Botero
Dosiero:LuisAlfredoRamos en 2007
Persona informo
Naskiĝo 1948
en Sonsón, (Antjokio, Kolombio)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater University of Medellín • Universitato Harvard
Familio
Infano Alfredo Ramos Maya
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoadvokato
vdr

Luis Alfredo Ramos Botero estas kolombia juristo kaj politikisto naskita en urbeto Sonsón (Antjokio) la 19an de aprilo de 1948.

Li edziĝis al fraŭlino María Eugenia Maya, kaj la geedzoj havas du filojn nomitajn Alfredo kaj Esteban. Li multe legas, ne fikcia literaturo, sed precipe pri historio kaj biografioj.

Li studis Juron kaj Politikajn Sciencojn en la Universitato de Medellín, kaj specialiĝis pri internaciaj negocoj en la Universitato Harvard. Li estas doktoro pri Juro.

En la neŝtata medio li estis ĝenerala sekretario de la kompanio Cervecería Unión S.A. Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, produktanta de bieroj kaj trinkaĵoj.

En publika administrado li laboris en pluraj postenoj:

La 28an de oktobro de 2007 li estis elektita por registo de la departemento de Antjokio por la periodo 2008.01.01—2011.12.31, per popola voĉdonado. Lia antaŭulo en tiu posteno estis Anibal Gaviria Correa.