Luis Amado-Blanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Amado-Blanco
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1903 (1903-04-04)
en Soto del Barco
Morto 9-an de marto 1975 (1975-03-09) (71-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco KuboHispanio vd
Profesio
Okupo diplomatoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis AMADO-BLANCO Fernández (Riberas de Pravia, Asturio, 4a de aprilo 1903 – Romo, 9a de marto 1975) estis hispana poeto, verkisto, ĵurnalisto, diplomato kaj odontologo.​

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Infanaĝe li loĝis en Avilés, poste studis en mezlernejoj de Oviedo kaj Gijón kaj ekkarieris en ĵurnalismo pere de la loka gazetaro. Li ekstudis en 1916 industrion, sed la morto de lia patro en 1917 ŝanĝis liajn planojn kaj iĝis odontologo en Madrido, en 1929.​ En 1930 li nuptoveturis en Sovetunion. En la somero 1934 li estis sendita al Kubo fare de Heraldo de Madrid kolekti informojn pri la Revolucio de la 33a. El Havano li sendis serion de kronikoj sub la rubriko “¿Adónde va Cuba?” (Kien iras Kubo?), kiu atingis publikan ricevon. En 1935 li akiris gradiĝon en Medicino.

Post la komenco de la Hispana Enlanda Milito, en oktobro 1936, li rifuĝiĝis en Havano, kie setliĝis. Tuj li ekkunlaboris en la ĵurnaloj Luz, Patria kaj Avance, dum aktive propagandis defende de la respublika tendaro, ĉefe pere de la gazetoj Mensajes kaj Crónica de España. Li prelegis pri diversaj temoj en la Institución Hispanocubana de Cultura, en Lyceum kaj Lawn Tennis Club, en la Centro Asturiano kaj en la Círculo Republicano Español. Li estis instruisto pri Literaturo en la Academia de Artes Dramáticas de la Escuela Libre de La Habana. Ekde 1942 li reĝisoris teatraĵojn, ekzemple en 1943 sian verkon Suicidio. En teatra kaj literatura agado, li ricevis diversajn premiojn. Li revalidigis sian titolon kaj dediĉis sin al dentokuracado en Kubo kaj al la profesia kunorganizado.

Kiam en oktobre 1936 Amado-Blanco alvenis en Havanon kiel ekzilito, li jam estis farante promesplenan literaturan karieron. En Hispanio li amikiĝis kun gravaj poetoj kiel Juan Ramón Jiménez, Federico García Lorca kaj Rafael Alberti, kunlaboris en La Gaceta Literaria kaj Revista de Occidente kaj publikigis poemaron Norte (1928) kaj vojaĝlibron 8 días en Leningrado (1932). Jam en Kubo, kie li ŝtataniĝis, li aktivulis kiel dramaturgo, reĝisoro kaj teatra, literatura kaj arta kritikisto, kaj publikigis poemarojn Poema desesperado (A la muerte de Federico García Lorca) (1937) kaj Claustro (1942), krom rakontaron en Un pueblo y dos agonías (1955), Doña Velorio. Nueve cuentos y una nivola (1960) kaj Ciudad Rebelde (1967).

Post la venko de la Kuba Revolucio, li iĝis diplomato, ĉefe kiel ambasadoro antaŭ Vatikanurbo ekde 1962 ĝis sia morto en Romo, en 1975. Al tiu lasta itala epoko de lia vivo korespondas Tardío Nápoles (1970), poemaro kiu montras lian plaĉon antaŭ Napolo, kie li vidis eblon de persona kaj stetika regenarado. Li resumas sian poezian vivon kaj finfine akceptas la ekzilon kiel pozitiva afero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Norte; poemas, Madrid, Imprenta Clásica Española, 1928
  • Ocho días en Leningrado, Madrid, Plutarco, 1932
  • Poema desesperado (A la muerte de Federico García Lorca), La Habana, Talleres Tipográficos Úcar, García, 1937
  • Claustro; poema, La Habana, Talleres Tipográficos Úcar, García, 1942
  • Un pueblo y dos agonías; novela; México, Grijalbo, 1955
  • Doña Velorio. Nueve cuentos y una nivola, La Habana, Universidad Central de Las Villas, 1960
  • Ciudad rebelde (Novela grande), Barcelona, Nova Terra, 1967
  • Tardío Nápoles, Madrid, Papeles de Son Armadans, 1970
  • Sombra y compañía, La Habana, Letras Cubanas, 1980
  • Cuando se llevan la serpiente, La Habana, Unicornio, 2003
  • Juzgar a primera vista, La Habana, Centro de Investigación y Desarrollo de la Cultura Cubana Juan Marinello, 2003.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Amado-Blanco en la hispana Vikipedio.