Lumporta etero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri (forlasata) fizika teorio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon etero.

La lumporta etero estas hipoteza elasta substanco, penetranta ĉiujn korpojn, per kiu propagiĝas la lumo sammaniere kiel la sonaj ondoj propagiĝas per vibroj de aero.
Etero estus ankaŭ la peranto de fizikaj efikoj kiel la gravito aŭ la elektromagnetaj fortoj.

Etero estas malnova fizika nocio. René Descartes provis klarigi la astrajn movojn kiel kirloj da etero; kaj Isaac Newton, nekontenta de la ideo pri forto trairanta vakuon, koncedis pri « subtila spirito kiu penetras la solidajn korpojn », per kiuj la korpoj altiras unuj la aliajn.

En 1678, Christiaan Huygens propopnas ondan teorion pri lumo; kiel aliaj fizikistoj, li supozis ke la lumo propagiĝis tra fluaĵo, kiu plenigus la tutan universon, ĉar la lumon de steloj ni ricevas.

La eksperimentoj de Thomas Young kaj Augustin Fresnel pruvis la ondan econ de la lumo, kaj iĝi la eteron nepra kiel portanto de vibroj, ĉar oni ni tiam imagis ke la vakuo povus vibri. William Thomson proponis ke etero ankaŭ propagus la elektrajn kaj magnetajn fortojn.

Sed la etera fluidaĵo havas stranĝajn ecojn. Ĉar la lumo estas transversa ondo etero estu solida, kaj samptempe estu nefinite flua (viskozeco nula) ĉar ĝi ne bremsas la planedajn movojn.

Laŭ Fresnel la etero estas ĉie senmova en la spaco, do Tero kaj planedoj moviĝas rilate al ĝi: oni povus mezuri eteran venton. Laŭ George Gabriel Stokes, la etero estas senmova laŭ la materio, do estus kuntrenata de Tero.

La esperimentoj de François Arago, en 1810 pri la "etera vento", kaj ĉefe la eksperimento de Michelson-Morley en 1887 fine pruvis, ke la rapideco de la lumo ne varias laŭ la tera pozicio, tio, kiu instigis Ernst Mach forlasi la nocion pri etero.

La negativa rezulto de la eksperimento de Michelson kaj Morley, kaj aliaj kiel la eksperimento de Trouton-Noble, neprigos novajn teoriojn, kiel la speciala teorio de relativeco kiu ne bezonos eteron.

Eksteraj ligiloj

grekefrance Etero, laŭ la Dictionnaire d'histoire et philosophie des sciences grekeangle Etero laŭ Classic Encyclopedia