Lustgarten (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Lustgarten en Berlino, malantaŭe la Altes Museum (Malnova Muzeo)
La Lustgarten kun la granita pelvo, maldekstre la Palast der Republik, dekstre la konstruaĵo de la ŝtata konsilio (Staatsrat) de GDR
En la jaro 1913 kun la urba kastelo de Berlino en la fono
rigardo de la Berliner Dom al la Lustgarten
Situacio 1831 kun la pli malgranda preĝejo

La Lustgarten estas parko sur la Museumsinsel en la urbodistrikto Mitte de Berlino, kiu apartenis al la urba kastelo de Berlino.

La norda parto de la insulo en la rivero Spree estis marĉa grundo. En la suda parto de la insulo ekestis en la 13-a jarcento la urbo Cölln kaj poste estis konstruita norde la kastelo de la nobeluloj de Brandenburgio. Verŝajne la tereno tiam estis uzata kiel ĝardeno.

Ekde 1573 ĝi estis uzata kiel ĝardeno por fruktoarbaroj kaj herboj, kiuj estis bezonataj en la kastela kuirejo. En 1649 oni kreskigis la unuan fojon terpomojn kaj konstruis specialan ejon por tomatoj.

Komence de la 19-a jarcentroj la Lustgarten iĝis la ejo por diversaj muzeoj kaj fine de la 19-a jarcento oni forigis la malgrandan preĝejon kaj anstaŭigis ĝin per la nuna Berliner Dom

La larĝa placo ofte estis uzata por amaskunvenoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la romano Metropoliteno okazas amasa kunveno en Lustgarten, kie oni festas la liberigon de la komunisto Max Hoelz en julio 1928. La aŭtoro eble partoprenis.

Hieraŭ mi estis renkontanta Max'on Hoelz'on. Sub molaj sonoj de blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj estis venantaj la demonstrantoj. La grandega reĝa placo, vidinta Wilhelmajn paradojn, barikadojn de revoluciuloj kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn, kvazaŭ la maro — sablon. Kaj tamen, milo post milo enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun rimenoj sen armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo. La imperiestra palaco, muzeoj, galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma amasego, tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje amasiĝis ĉe la randoj de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan la aeron.

Erich estris taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur balkono de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ movoj, kiujn estis faranta la taĉmento. En la maro de kapoj, mi serĉis kapon de Alice. Ĉi tio estis malfacile farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la standardoj kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis samtempe en diversaj lokoj. Multfoje ekaŭdiĝis la «Internacio» kaj kolektivaj ekkrioj:

— Vivu Sovetunio!

— Vivu Kominterno!

Subite, tute proksime, super la homamaso aperis mezkreska figuro. El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi forestis la tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur la granda larĝa frunto, la saĝaj okuloj lumis varme. Kaj la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable ridetis sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.

Ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la placon. La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian liberigitan heroon.

— Vivu Max Hoelz! Vivu la komunista partio!

En la aero leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso, etendante siajn brakojn.

Tiam mi ekvidis Alice'n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli proksime al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj vidiĝis inter laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis grandegan bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj apud Hoelz, unu en jungŝturma uniformo, la alia en blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo, kareseme rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis traŝovi min ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova eksplodo de la aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la homamaso kaj, ridetante, renkontiĝis kun mi per la rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis sur la teron.

Nun ni staris unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian korpon, alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.

— Alice, vi aĉetis la bukedon por Max Hoelz. Mi scias, tio estas kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas granda!

Ŝi demande ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la oratorojn.

— Vi estas sentema knabino! — ekmurmuris mi. — Mi tre dezirus interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte restas solaj!

Alice ne respondis.

Panorama berlin lustgarten.jpg