Luterana preĝejo (Ambrózfalva)
Luterana kirko de Ambrózfalva | |
---|---|
Luterana kirko en Ambrózfalva
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ambrózfalva |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romantikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana kirko estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Ambrózfalva, ĉe la ĉefplaco.
Historio[redakti | redakti fonton]
Slovakaj tabakokulturistoj fondis en tiu loko vilaĝon en 1844. En la sekva jaro la luterana eklezio konstruis lernejon, preĝoĉambron kaj parohejon. En 1855 vivis tie 707 loĝantoj, el ili estis slovakaj luteranoj 683. En 1863 oni konstruis la nun videblan preĝejon. Ekstere la konstruaĵo estis renovigita en 1993.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La fasado konsistas meze kaj sube el la enirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Supro de la turo estas alta okangula piramido (geometrio). La konstruaĵaj anguloj finiĝas per kolonoj. Interne la muroj estas blankaj. La predikejo kaj la altaro estas unuigita, ĝi estas skulptita el ligno. Kontraŭe situas la galerio, kiun 2 kolonoj tenas.