Luterana preĝejo (Enying)
Luterana preĝejo de Enying | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Enying |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Fejér |
paroĥo | en Lajoskomárom |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Bálint Szeghalmy |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1999) en urbo Enying (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En Enying dum la historiaj tempoj luteranoj vivis nur sporade, tial ili eklezie apartenis al Lajoskomárom. En la frua 20-a jarcento ekzemple estis en Enying (tiam vilaĝo) pli ol cent luteranoj. En 1934 oni fondis luteranan grupon, al kiu apartenis ankaŭ 14 proksimaj komunumoj. La preĝejo estis konstruita en 1938. En 1943 la paroĥo ŝanĝis lokon al Siófok. Ekde la 1990-aj jaroj Enying iĝis filio de Lajoskomárom.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo estas bela ekzemplero de la hungareca stildirekto. Ĝi situas sola sur herbejo kun arboj. La fasado estas simetria, la plej supre la turo altiĝas. La turopinto estas alta piramido. La absido estas kvarlatera - malpli larĝa kaj alta - ol la navo. La navo estas apogita per apogpilieroj. La fenestroj estas rondaj.
Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [2] Arkivigite je 2021-08-13 per la retarkivo Wayback Machine