Luterana preĝejo (Keszthely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Keszthely
Luterana preĝejo en Keszthely
Luterana preĝejo en Keszthely
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Keszthely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Zala
Dato de konsekro 1929
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Bálint Szeghalmy
Konstrustilo baroko
Konstruado 19281929
Specifo
Enhaveco 300 homoj
Longo 18 m
Larĝo 9 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2001) en urbo Keszthely (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj luteranoj alvenis en Keszthely en la 18-a jarcento. Ili havis diservojn en Kővágóörs. En 1879 la loka grafo donacis areon por konstrui kirkon, sed tio ne sukcesis. Fine ĝi estis konstruita en la jaroj 1928 kaj 1929. En la jaroj 1931 kaj 1932 alvenis 4 sonoriloj (el ili restis 3), la orgeno en 1939. Oni konstruis komunan ĉambron al la sakristio en 1953. La preĝejo estis renovigita en 1975, baldaŭ ankaŭ koncertoj okazis ene. Denova renoviĝo okazis inter 1995−1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo troviĝas en la urbomezo en korto, kiu kuŝas ĝuste en stranangulo. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo malreliefas dekstre. La enireja pordo estas alirebla rekte el la trotuaro tra kelkaj ŝtupoj. Ankaŭ la turo havas enirejon. Ĉe la nava flanko la turo renkontiĝas la trotuaron. La absido estas rektangula. La ĉefaltara bildo prezentas Kriston, kiam li ĉesigas la ŝtorman maran ondadon. Ĝi estis pentrita en 1939.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Turo
Absido