Mária Ivogün

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Ivogün
Mária Ivogün
Mária Ivogün
Persona informo
Naskonomo Kempner Mária
Naskiĝo la  18-an de novembro 1891(nun 1891-11-18)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 3-an de oktobro 1987
en Svislando Beatenberg (Svislando)
Tombo Rain
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Karl Erb
Okupo
Okupo operkantisto • universitata instruisto
vdr

Mária Ivogün, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ivogün Mária estis hungara.germana operkantisto, (soprano). Ŝia origina familia nomo estis Kempner. Ŝi kreis sian strangan profesian nomon kuntirante la naskonomon de sia patrino (Ida VOn GÜNther), kiu estis operkantisto.

Mária Kempner [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1891 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de oktobro 1987 en Beatenberg (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Ivogün studis en Muzikakademio de Vieno, ŝi debutis en Munkeno en 1913. Post 3 jaroj ŝi havis sukcesojn ankaŭ en Vieno. En 1917 ŝi ricevis la titolon "kortega kantisto de la bavara reĝo". En la sama jaro ŝi estis aŭdebla en Hungario en Palaco Vigadó. En 1921 ŝi edziniĝis. En la teatra jaro 1924 ŝi kantadis en Londono, poste iomete en Hungario. Inter 1925 kaj 1932 ŝi apartenis al Operejo de Berlino. Ŝi eksedziniĝis kaj denove edziniĝis, intertempe ŝiaj okuloj malsaniĝis, tial finiĝis sia kantista kariero. Inter 1948-1950 ŝi instruis en Muzikakademio de Vieno, poste en Berlino.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Ŝia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • The Loves of Casanova (1927)

Ŝiaj elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]