Saltu al enhavo

Márta Ábrahám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Márta Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (53-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Guildhall School of Music and Drama (1992–1994)
Universitato Mozarta de Salcburgo (–1998)
Muzikakademio Franz Liszt (–1996)
Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) Traduki (–dekjaro de 1990) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo violonisto
universitata instruisto
koncertmajstro
muzikologo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.martaabraham.com/
vdr

Márta Ábrahám, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahám Márta estas hungara violonistino, koncertmajstro kaj altlerneja instruistino.

Márta Ábrahám [1] naskiĝis en 1971 en Vác.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Márta Ábrahám aĝis 6, kiam ŝi ricevis la unuajn violonlecionojn hejme. Ŝi frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste en muzika mezlernejo (konservatorio) jam en Budapeŝto, fine ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1996. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Dénes Kovács (violonisto) kaj Ferenc Rados. Ŝi plulernis po 2 jarojn en Salzburg kaj Londono helpe de stipendioj. Ŝi frekventis ankaŭ majstrokursojn de Elisabeth Gilels, Nathan Milstein, György Pauk, Loránd Fenyves, György Kurtág, Dénes Zsigmondy. Dum la studenta periodo inter 1984 kaj 1994 ŝi atingis la unuajn lokojn en violonkonkursoj. Inter 2005-2009 ŝi estis koncertmajstro de orkestro de Hungara Radio, poste en pluraj eksterlandaj orkestroj. En 2005 ŝi ekinstruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, kie ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2013. En 2009 ŝi fondis orkestron (Ábrahám Consort). Ekde 2012 ŝi esploras violonmuzikojn de Johann Sebastian Bach. Ŝi ricevis premion en 2014.

Ŝia libro

[redakti | redakti fonton]
  • Részletek az örökkévalóságból (2017, analizo pri Bach)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]