Márton Garas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Garas
Márton Garas
Márton Garas
Persona informo
Naskonomo Gänsler Márton
Naskiĝo la  18-an de majo 1885(nun 1885-05-18)
en Hungario Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de junio 1930
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroteatra reĝisoroscenaristo
vdr

Márton Garas [garaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garas Márton estis hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro, elstara figuro de la hungara muta filma produktado. Lia origina familia nomo estis Gänsler ĝis 1904.

Márton Gänsler[1][2] naskiĝis la 18-an de majo 1885 (laŭ WikiData la naskiĝjaro estas 1881) en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 26-an de junio 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Garas devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatrarta Akademio en 1906. Post la diplomo li membriĝis en Societo Thália. Inter 1907-1910 li rolis en Teatro Magyar. En 1911 li okupiĝis pri filmoj en Berlino sub estreco de Max Reinhardt, eĉ li debutis kiel reĝisoro, sed en la sekva jaro li denove estis aktoro en Budapeŝto. En 1915 li denove estis filmisto en Kolozsvár, poste en Budapeŝto. En 1921 pro krizo de la hungara filma industrio li denove translokiĝis al Berlino. Lia kariero finiĝis pro malsano kaj li mortis en Budapeŝto. Li havis edzinon.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Vergődő szívek (1916) - Keller (librotenisto)

Liaj filmaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der Spieler (1915, ankaŭ kiel debuta reĝisoro)
  • Elnémult harangok (1916, ankaŭ reĝisoro)
  • A kormányzó (1917, ankaŭ reĝisoro)
  • Barbárok (1918, ankaŭ reĝisoro)
  • Sappho (1919, ankaŭ reĝisoro)
  • Die Zwei und die Dame (1926)

Liaj mutaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tetemrehívás (1915)
  • A szerencse fia (1916)
  • Három hét (1917)
  • Anna Karenina (1918)
  • A lélekidomár (1919)
  • Névtelen vár (1920)
  • New York expressz-kábel (1921)
  • Die lebende Mumie (1922)
  • Christoph Columbus (1923)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]