Märtha Andréasson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Märtha Andreasson)
Saltu al: navigado, serĉo
Märtha Andréasson, fotita de Inga Johanson

Märtha ANDRÉASSON (naskiĝis en 1927, mortis la 8-an de majo 2000) estis sveda esperantistino kaj delegito de UEA en Hisings Kärra (Svedio). Plurajn jardekojn ŝi prezidis la Esperanto-klubon de Kungälv; ekde 1961 ŝi estis estrarano kaj de 1978 prezidanto de la regiona organizaĵo Esperanto-Alianco de Gotenburgo. Ŝi servis kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio kaj Sveda Esperanto-Instituto, aktivis pri Unesko-agado kiel konsilantarano de la asocio Monda Kunagado kaj funkciis kiel UEA-komitatano (1981-[[Komitato de UEA 1989-1992|1992). En la lastaj jaroj precipe ŝi motoris la strebon de Gotenburgaj esperantistoj inviti UK-on al sia urbo.