Mór Kaposi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Kaposi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1837 (1837-10-23)
en Kaposvár,  Aŭstra imperio
Morto 6-an de marto 1902 (1902-03-06) (64-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo • profesoro
vdr

Mór Kaposi [kapoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaposi MórKaposi Móric estis hungardevena-aŭstra kuracisto, profesoro, haŭtkuracisto. Lia origina familia nomo estis Kohn ĝis 1871.

Mór Kaposi

Mór Kohn [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1837 en Kaposvár. Li mortis la 6-an de marto 1902 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Kaposi devenis el juda familio. Li frekventis judan bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste gimnazion. Li faris abiturienton en Pozsony, fine li akiris medicinan diplomon en Vieno en 1861. En la sekva jaro li akiris ankaŭ kirurgian, en 1866 ginekologian diplomojn. Post siaj studoj li laboris en la universitata kliniko, kie li okupiĝis pri haŭtomalsanoj. En 1866 li estis nomumita privata profesoro kaj docento, en 1875 eksterordinara profesoro. En 1869 li edziĝis, samtempe li katolikiĝis. Baldaŭ li havis 5 gefilojn. En 1880 li iĝis klinikestro. Li ricevis aŭstran premion.

En 1872 li ricevis mondfamon, ĉar li unua priskribis malsanon, kiu ricevis la nomon Kaposi-sarkomo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über das gleichzeitige Auftreten zweier acuter Exantheme "Wr. med.Wochenschrift" (1867)
  • Zoster recidivus (3. Ausbruch), ibid. (1875)
  • Pathologie und Therapie der Hautkrankheiten in Vorlesungen für praktische Ärzte und Studierend (1880, la 5-a eldono en 1899, aperis ankaŭ en diversaj lingvoj)
  • Über Jodexanthem (vegetans, febrilis) (1898)
  • Epicarin, ein neues Heilmittel (1900)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • hospitalo en Kaposvár prenis la nomon "Kaposi Mór"

Fontoj[redakti | redakti fonton]