Mönchaltorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mönchaltorf
Blazono de
Dosiero:Moenchaltdorf.jpg
Centro de Mönchaltorf kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 18′ 42″ N 8° 43′ 20″ O / 47.31167 °N, 8.72222 °O / 47.31167; 8.72222 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 42″ N 8° 43′ 20″ O / 47.31167 °N, 8.72222 °O / 47.31167; 8.72222 (mapo)
Areo 7,62 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 8617
Komunumkodo 0196
Mapo de Mönchaltorf
vdr

Pri la komunumo

Mönchaltdorf estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 3299 loĝantojn.

Geografio

Mönchaltdorf situas ĉe la suda bordo de la lago Greifensee, ĉe la alfluo de la rivero Mönchaltorfer Aa aŭ simple Aabach, kiu estas unu el la du ĉefaj alfluantoj de la lago kaj do fontrivero de la rivero Glatt. Al la komunumo apartenas ankaŭ la eksklavo Heusberg oriente ĉe la limo al Wetzikon.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Möchnaltorf limas en nordo al Uster, en oriento al Gossau, en sudo kaj okcidento al Egg, kaj en norokcidento aliflanke de la lago Greifensee al Maur.

La eksklavo Heusberg limas krome en okcidento ankau al Wetzikon.

Trafiko

Mönchaltdorf estas per busoj de la Zurika Trafik-Unio ligita kun Uster, Egg ZH, Meilen kaj Stäfa. La buslinio de Gossau tra Mönchaltorf ĝis Uster de 1909 ĝis en la 1950-aj jaroj estis elektra tramlinio. 2 kilometrojn sude de Mönchaltorf en Esslingen troviĝas alveturejo al la Forch-Rapidvojo, kiu ĉe la aŭtovoja cirklo Hinwil konektiĝas al la svisa aŭtovojo A53.

Ekonomio

Supermerkato de Aldi en Mönchaltorf

Mönchaltorf konservis grandparte sian kamparan karakteron. Tamen nur ankoraŭ malgranda parto de la loĝantaro laboras en la agrikultura sektoro. Ĉe la marĝeno de la vilaĝo en 2008 estis malfermitaj unu el la unaj supermerkatoj de Aldi en Svislando.

Historio

Unua dokumento de Mönchaltdorf okazis en la jaro 741.

Famaj civitanoj

Famaj civitanoj de la komunumo estas la eksa Federacia Konsilanto Leon Schlumpf kaj la nova Federacia Konsilantino Eveline Widmer-Schlumpf.

Bildoj

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto