Mārupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mārupe
Urbo
Kulturdomo kaj urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Mārupe
Lando Latvio Latvio
Municipo Mārupe
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Supermara alteco 10 m s. m.
Koordinatoj 56° 54′ 03″ N 24° 02′ 52″ O / 56.90083 °N, 24.04778 °O / 56.90083; 24.04778 (mapo)
Areo 20,5 km² (2 050 ha)
Loĝantaro 16 826 (29.01.2021)
Denseco 820,78 loĝ./km²
Urborajtoj 2022
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2167
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Mārupe
Retpaĝo: marupe.lv

Mārupe estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la sudo de Latvio, apud limo de Rigo. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Mārupe. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 43 km de Jelgava kaj 9 km de centro de Rigo.[1]

Ĝis 2022, Mārupe estis la plej granda vilaĝo en Latvio laŭ populacio. La ŝtatleĝo kondiĉas ke de 1-a julio 2022, Mārupe estis koncedita urborajtoj. La administrado de distrikto Mārupe kontraŭbatalis ĝin, kredante ke la konstruado de la setlejo kaj rilatoj kun la apudaj teritorioj ne egalrilatis al la urbostatuso, aliflanke, la leĝo estis promulgita.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Mārupe komencis formiĝi ekonomie en la 19-a jarcento. La nombro da terposedantoj pliiĝis precipe post la agrara reformo de 1920, kaj antaŭ Dua Mondmilito paroĥo Mārupe estis la plej malgranda sed plej dense loĝita distrikto en Riga regiono.

Dum la tempo, Mārupe preskaŭ kunfandiĝis kun Rigo kaj la najbara vilaĝo Tīraine, de kiu ĝi estas apartigita nur per administraj limoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Setlejo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3] Tra la setlejon fluas rivero Mārupīte, la alfluanto de Daŭgavo. Sudokcidente de Mārupe estas grandaj marĉoj.

Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 16 051 personoj sur areo de 18,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 884 loĝantoj/km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj kompanioj registritaj en Mārupe laŭ spezo en 2020 estis vojtransporta kompanio "Kreiss", komercisto de aŭtopartoj "Inter Cars Latvija", komputila pograndisto "Also Latvia", elektra ekipaĵo kaj komputila pograndisto "MoonCom".[4]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ŝoseo de la setlejo estas P1132 Rigo-Jaunmārupe. La fervoja stacio Tīraine sur linio Rigo-Jelgava estas 2 km de Mārupe, en 2022 26 persontrajnoj ĉiutage veturas al Rigo kaj Jelgava. La Rigaj urbobusoj veturas al Mārupe.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. «Par pilsētas statusa piešķiršanu Mārupes ciemam». marupe.lv. (latve)
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. Lursoft statistiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Mārupe en Vikimedia Komunejo