Abtsteinach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mackenheim)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abtsteinach
Blazono
Abtsteinach in HP.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06207
Poŝtkodo 69518
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6941
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431001
Politiko
Komunumestro Rolf Reinhard
Adreso de la administrejo Kirchstraße 2
69518 Abtsteinach
Demografio
Loĝantaro 2431 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 49°32′N 08°47′O  /  49.533°N, 8.783°O / 49.533; 8.783 (Abtsteinach) (mapo)Koordinatoj: 49°32′N 08°47′O  /  49.533°N, 8.783°O / 49.533; 8.783 (Abtsteinach) (mapo)
Alto super la marnivelo 498 m
Areo 11,03 km²
Oficiala retejo https://www.abtsteinach.de/
Information icon.svg
vdr

Abtsteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 2 431 loĝantojn sur areo de 11,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 222 loĝantoj/km². La komunumo situas en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En Abtsteinach fontas la rivero Steinach. La komunumo situas inter la montoj Hardberg, Waldskopf, Götzenstein kaj Hohberg.

Ober-Abtsteinach situas inter la montoj en monteta pejzaĝo ĉirkaŭ 450-500 metroj super la marnivelo. Unter-Abtsteinach kaj Mackenheim situas en najbaraj valoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Absteinach norde limas al la komunumo Mörlenbach, en la oriento al la komunumo Wald-Michelbach, en la sudo al la komunumo Heiligkreuzsteinach (distrikto Rhein-Neckar en Baden-Virtembergo) kaj en la okcidento al la komunumoj Gorxheimertal kaj Birkenau.

Komunuma divido[redakti | redakti fonton]

Abtsteinach konsistas el tri komunumoj partoj. Tio estas Mackenheim, Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la praromia tempo en la regiono de Absteinach setlis la keltoj. En la meza epoko la regiono apartenis al la monaĥejo Lorsch. En 1012 unuafoje oni mencias oficiale al Abtsteinach kiel possesa steinah.

Religiaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach estas katolika preĝejo. En Unter-Abtsteinach krome ekzistas kapelo. La preĝejon en Ober-Abtsteinach (St. Bonifatius) oni konstruis meze de la 17-a jarcento. St. Marien, la preĝejo en Unter-Abtsteinach estis konstruita en la 20-a jarcento.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Komunuma parlamento[redakti | redakti fonton]

La komunumaj balotoj de la 14-a de marto 2021 liveris la jenajn rezultojn:

Partioj kaj elektogrupoj %
2021
seĝoj
2021
%
2016
seĝoj
2016
%
2011
seĝoj
2011
%
2006
seĝoj
2006
%
2001
seĝoj
2001
FWV Libera Elektogrupo Abtsteinach 45,5 7 44,0 7 48,0 7 36,6 5 34,4 5
CDU Kristandemokrata Unio de Germanio 38,9 6 40,4 6 30,3 5 43,5 7 41,1 6
SPD Socialdemokrata Partio de Germanio 15,6 2 15,5 2 21,8 3 19,9 3 24,5 4
sume 100,0 15 100,0 15 100,0 15 100,0 15 100,0 15

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo estas en Ober-Abtsteinach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]