Magdalensberg (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 46°43′41″N 14°25′45″E  /  46.72806°N, 14.42917°O / 46.72806; 14.42917 (Magdalensberg (monto))
Magdalensberg
slovene: Štalenska gora
Monto
Magdalensberg Gipfelkirche Westansicht 20122007 02.jpg
Magdalensberg - preĝejo sur la pinto
Lando Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Ŝtato Aŭstrio
Regiono Karintio
Montaro Alpoj
Supermara alteco 1 059 m s. m.
Koordinatoj 46°43′41″N 14°25′45″E  /  46.72806°N, 14.42917°O / 46.72806; 14.42917 (Magdalensberg (monto))
Geologia konsisto tufo, Meta-bazalto
Plej facila aliro strato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Magdalensberg (mountain)
elfosaĵoj

La monto Magdalensberg (slovene: Štalenska gora; 1 059  m s. A.) en Karintio (antaŭe Helenenberg) estas monto nordoriente de Klagenfurt. La preĝejo sur ĝia pinto estas loko de pilgrimado. Sur la pinto samkiel sur la suda deklivo de la monto, estis malfrua kelta–frua romia setlejo, la urbo sur monto Magdalensberg. En 1973 la nomo de la monto estis donata ankaŭ al la nova komunumo Magdalensberg kreita per fuzio de la tiamaj komunumoj Ottmanach kaj St. Thomas.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La monto Magdalensberg konsistas plejparte el paleozoikaj vulkanaj rokoj. Plej multenombraj estas tofoj kaj meta-basaltoj el ordovicio (trematako, karatako), kiuj kune kun la pli malsupra kaj la supra ardeza tavolo, konsistigas la tiel-nomatan magdalensbergan sekvon. Ĝis altitudo de 900 m super marnivelo tiuj rokoj estas kovritaj de glaciepokaj sedimentoj de la Dravo-glaĉero.[1]

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La monto Magdalensberg estas kovrita ĉefe de picea arbaro en la sudoriento miksita kun fagoj. En la valo sude de la pinto en la direkto de Ottmanach troviĝas herbejoj kaj paŝtejoj intermititaj kun kampoj.[2]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa navo kun parokestrejo en la Helene-preĝejo

La preĝejo de la sanktaj Helena kaj Maria Magdalena staras sur la pinto en la loko de tiama kelta-romia sanktejo. La monto estis dokumentita unuafoje en 1158, la preĝejo en 1262. Verŝajne ĝi estis fondiĝo de la pincemoj de Osterwitz.

La nuna malfrua gotika konstruaĵo estis alligita en 1462 al malnova konstruaĵo, sed ĝi estis  kompletigita nur fine de la 15. jarcento. La preĝejo longas proksimume 27 m kaj havas nordan turon kun piramida tegmento. La navo estas alta, la mallarĝa ĥorejo iom pli malalta. Sur la suda flanko estas malgranda flanko-ĥorejo, kiu formas la Magdalena-kapelon kaj estas pli malnova ol la resto de la preĝejo. La ĥorejoj kaj la suda flanko havas altajn fenestrojn. La enireja pordo en la okcidento, estas mallarĝa kaj ogiva. Ĝi havas riĉe profilitan gotikan embrazuron. En la timpano estas reliefa Kristo monogramo kaj du steloj. La navo estas trinavera, al dunavera halo estas ligita mallalta flanka navero en la sudo. La ĥorejo ne estas en akso. Ĝi estas kvarnavera kaj havas kruconervan volvon.[3]

Pre-romia tri kapa ŝtono en la Helene preĝejo

De la meblaro estas notinda la flugilaltaro de la laborejo de St Veit el 1502. En la preĝejo troviĝas ankaŭ cilindra, kavigita tri-kapo ŝtono, interpretita kiel parto de pre-romia tri-kapo baseno.

Apud la preĝejo estas kapelo, malgranda gotika konstruaĵo kun kvadrata bazo kaj tegmento kovrita per ŝtonaj tavoloj. Sur la okcidenta muro estas fresko de St. Wolfgang kun la jarindiko 1786.

Elfosaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elfosaĵoj de la urbo sur monto Magdalensberg

Sur la suda deklivo de la monto precipe ek de la jaro 1948 estis elfosita setlejo el la malfrua kelta - frua romia periodo. Antaŭ kaj tuj post la romia okupo de la kelta regno Noricum ĝi estis la plej grava romia komerca loko de la regiono. Oni komercis precipe la norikan feron. Ĝis nun estis elfositaj la forumo, templo, reprezenta konstruaĵo, banejo, imperia oro-fandejo, kaj pluraj  komercejoj, laborejoj kaj loĝdomoj.

La plej grava ĝisnuna trovaĵo de la areo estas la  Junulo de Magdalensberg trovita jam en 1502.[4][5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedhelm Thiedig: Geologie und Tektonik des Magdalensbergs und Verbreitung des Alt-Paläozoikums in Mittelkärnten (Österreich). Carinthia II, 195./115. Jahrgang, 2005, S. 97–156. ISBN 3-85328-036-6
  2. Helmut Hartl, Roland Stern, Martin Seger: Karte der aktuellen Vegetation von Kärnten. Naturwissenschaftlicher Verein für Kärnten, Klagenfurt 2001. ISBN 3-85328-024-2
  3. Dehio-Handbuch Die Kunstdenkmäler Österreichs: Kärnten. 2. Auflage Anton Schroll, Wien 1981, S. 355–359. ISBN 3-7031-0522-4
  4. Gernot Piccottini, Hermann Vetters, mit Ergänzungen von Heimo Dolenz: Führer durch die Ausgrabungen auf dem Magdalensberg. Verlag des Landesmuseums für Kärnten, Klagenfurt 2003. ISBN 3-900575-24-X
  5. Paul Gleirscher, Erwin Hirtenfelder: Mythos Magdalensberg. Pompeji der Alpen und heiliger Berg, Klagenfurt 2014