Magyarsarlós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magyarsarlós [madjarŝarlOŝ], kroate Šaroš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs. La loknomo signifas hungare: hungaro-serpa.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Magyarsarlós situas en valo de rojo, ĉefvojo Pécs-Mohács preteriras. Urboj Kozármisleny troviĝas je 6, Pécs 13, Bóly kaj Pécsvárad po 18, Villány 25, Siklós 26, Harkány 28 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj, romianoj vivis tie. Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) inter tiu vilaĝo kaj Nagykozár grava fortikaĵo konstruiĝis. Sekve la vilaĝo apartenis al la plej gravaj komunumoj de la departemento. La unua mencio pri "serpa" devenis el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "sorlos". Ekde 1543 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ne senhomiĝis. Post la turka erao hungaroj, kroatoj kaj germanoj pligrandigis la loĝantaron. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

En Magyarsarlós migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]